NIA KRESTOMATIO
LUDOVIKO ZAMENHOF
La Espero
En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
Al la mond´ eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l´espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.
Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l´homaro
Por eterna ben´ efektiviĝos.
Ho, mia kor´
Ho, mia kor´, ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor´!
Ho, mia kor´! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor´!
Sufiĉe! trankviliĝu de l´batado,
Ho, mia kor´!
BENCIONO BERIN
Esperanto
dediĉita al novaj geesperantistoj
— Kial,— oni min demandis,—
Esperanto logas vin,
Ke vi lernas ĝin konstante
Kun fervoro kaj sen fin´?
— Mi ĝin lernas kun fervoro,—
Mia estis la respond´,—
Ĉar mi volas, ke la paco
Regu en la tuta mond´,
Ĉar deziras mi, ke falu
Lingvaj baroj inter ni,
Ke kunligu la popolojn
Unu frata famili´.
Estas ĝi mirinda lingvo.
Servas nun ĝi kiel pont´,
Kunliganta diverslandajn
Homojn en la tuta mond´.
Ja ne sola en la mondo
Mi fervore lernas ĝin.
Lernas ĝin kaj eĉ ellernis
Hindo, polo, svedo, ĉin´…
Strebas mi renkonti ilin
Iam, kiel fraton frat´,
Kaj manpremi, ĉirkaŭpreni
Kun fidela am´ kaj ŝat´.
Lingva, rasa diferenco,
Ke ne staru inter ni,
Ke sincere kaj intime
Fluu la konversaci´.
Jen pro kio Esperanto
Tiel forte logas min,
Ke mi lernas ĝin konstante
Kun fervoro kaj sen fin´.
Pli bone
Pli bona estas eta
Kabano el argil´,
Ol orpalacoj nubaj
El revoj kaj lunbril´.
Pli bone estas havi
En poŝo groŝojn kvar,
Ol sur la kap´ arĝenton
Kaj oron en dentar´.
Pli bonaj estas pikoj
De sangavida kul´,
Ol ursaj bonintencaj
Komplezoj de stultul´.
Pli bone min ataku
Ĥoler´, kancer´, aŭ pest´,
Ol devus mi kunloĝi
Kun dupieda best´.
Pli bone estas flugi
Kaj ŝvebi en aer´,
Ol flugi tra l´ŝtuparo
Kolrompe al la ter´.
Pli bone estas vivi
Sur insulet´ sen hom´,
Ol inter multaj homoj
Sin senti Robinzon´.
Adam Paŭlukavec
Bedaŭrinde…
Bedaŭrinde mi vin renkontis,
Bedaŭrinde ekamis mi vin,
Bedaŭrinde saluti vin hontis
Kaj nun devas bedaŭri sen fin´.
Bedaŭrinde mi tute hazarde
Al alia edziĝis knabin´.
Bedaŭrinde mi flame kaj arde
Daŭre amas, amegas nur vin.
Bedaŭrinde nun, kiam brakumas
En la lito min mia edzin´,
Vi aperas al mi kaj eklumas…
Por turmento ne lasu plu min!
Bedaŭrinde vi min persekutas,
Kaj en sonĝ´ ofte vokas mi vin.
Tiam vi ne aperas, vi mutas,
Por malĝoju jam mia edzin´.
— Kiun ĉiam en sonĝo vi vokas?—
Ŝi demandas fojfoje kun trist´.
Mi koleron obstine sufokas
Kaj silentas pri vi kun persist´.
Bedaŭrinde mi faris eraron:
Ne aliris, ne diris pri am´.
Nun rikoltas mi vivan koŝmaron,
Pri nenio esperas mi jam.
Se mi dirus al vi pri amsento
Kaj pri vundo profunda en kor´,
Ĉu ricevus mi vian konsenton
Aŭ vi pelus fiere min for?
Bedaŭrinde ne scias mi veron,
Ĉu ĝojigus vi min per favor´…
Tutegale min ronĝas sufero,
Tutegale min mordas dolor´.
Malami ne povis!
Forlasi!
Forami!
Forgesi!
Por ĉiam el kor´ mia for!
Forlasis.
Foramis.
Forgesis.
Nur vundo postrestis en kor´.
Ekĝoji!
Ekkanti!
Ekfesti!
Kaj vivi en bona humor´!
Ekĝojis.
Ekkantis.
Ekfestis.
Sed restis en koro dolor´.
Reveni!
Revidi!
Reaŭdi! —
Sopiras anima profund´.
Revenis.
Revidis.
Reaŭdis.
Denove salita la vund´.
Malĝoji!
Malami!
Malbeni!
Trankvila nur restu anim´!
Malami —
Ne povis.
Malbeni —
Ne povis.
Malĝoji nur restis kutim´.
VLADIMIR DANILOV
La viktimoj de stalinismo — al la posteuloj
De vi longe kaŝis perfidaj gvidantoj la veron,
Vin oni trinkigis per trosukerita venen´.
La Revolucio!.. Ni preskaŭ jam perdis esperon,
Ke iam ĝojigos nin via subita reven´…
Nin oni mortigis, sed kriis ni: «Vivu Stalino!
Li ĉion komprenos! Li pensas pri ĉiu el ni!..»
«La patro» silentis… Ni kuŝis en verda ravino
Kun kuglo gepatra en la «malamika» krani´…
Kaj nun el-sub tero ni aŭdis vin, ho posteuloj,—
Denove triumfas en nia Patrujo la ver´!
Kaj ploras pro ĝojo malvivaj, malplenaj okuloj,
Kaj flustras ni: «Dankon pro tio al vi!» el-sub ter´.
Memore al ni monumentojn starigas vi, karaj,
En librojn, en kantojn zorgeme enskribas vi nin…
Ni estas trankvilaj: trapasis jam tagoj malklaraj,—
Ja el sia ĉerko ne povas ekstari Stalin´…
Ĝin glutu por ĉiam de l´homa forgeso abismo,
Por eĉ lian tombon nenie plu vidu rigard´!
…Ho kia feliĉo, ke iras ni al komunismo
Kun vi, posteuloj, sub la leninista standard´.
Ĉu vere?..
Kaŝiĝis en via tereno stroncio,
Sed kreskas kaj spiko kaj floro…
Ĉu vere ne mortos vi, Belorusio,
Cejana feliĉo de l´koro?
Ĉu vere, ke ni pro diversaj malsanoj
Ne devas perei sen spuroj?
Ĉu vere, l´infanoj de niaj infanoj
Ne iĝos mutantoj teruraj?
Ĉu vere, ke longe vin niaj okuloj
Admiros, ho Pripjatj-rivero?
Ĉu vere, transdonos al ia posteuloj
Ni l´kanton pri «Zorka Venera»[1]?
Ĉu vere, de niaj ĝardenoj aromoj
Ne havos venenon? Ĉu vere,
Ke plagon la saman ne spertos la homoj
Ĝis ili ekzistos surtere?..
- Rimarko: «Zorka Venera» (Esperantlingve: «Stelo Venuso») estas populara belarusa popola kanto, vortoj de la belarusa poeto-klasikulo Maksim´ Bahdanoviĉ.
LUDMILA SILNOVA
Hirundo
Mi estas hirundo, la nigra hirundo!
Malbone mi iras sur tero,
Sed povas ekflugi dum unu sekundo,
Manovras kun lert´ en aero.
Mi estas hirundo, la simpla hirundo!
Kaj skulptas mi mian nesteton
El koto, pajleroj kaj lano de hundo,
Kaj nutras malgrandajn birdetojn.
Mi estas hirundo! Ansera fiero
Neniam vastigas la bruston,
Eĉ se mi posedas antikvan misteron,
Mi ja orakolas nimbuson.
Mi estas hirundo…
Tankaoj
- Krepusko. Arbo,
Ŝutkovrita de prujo
Blanka, malvarma.
Paruo sidas sur ĝi.
Ho, izoleco mia!
- Printempo. Urbo.
Mar´ malproksime estas.
Kial ĉi tie
Vento tolaĵon same,
Kiel velojn, disblovas?
- Verŝita parfum´.
Blanka popla lanugo.
Belaj virinoj
Vagas sur urbaj stratoj.
Ŝuoj kalkulas tempon.
- Tankaoj el Land´
De Superiranta Sun´!
Invad´!.. Surprize
Kvazaŭ karan kukolon
En la versoj mi aŭdas.
- Fin´ de jarcento.
Pompe paduso floras.
Kun maltrankvilo
Mi pririgardas Landon
De Subiranta Suno.
- Ho patrolando!
Jen ĉerizarbo floras
Ĉe ligna baril´…
La subiranta suno
Akvon de lag´ ruĝigas.
- Estas krepusko.
Korvo sidiĝis manĝi
Sur ĉerizarbo.
Sun´ okcidente estas.
Mi staras apud fenestr´.
- Super Polesi´
Cikoni´ blanka flugas…
Belorusio,
Bela Rusio mia!
Ĉu Hirosim´ ci estas?
- Ĉiuj objektoj
Havas nur singularon
En strof´ de tanka´.
Orienta saĝeco!
Ĉu ni ankaŭ konceptos?
- …Sed tamen varme!
Sun´ en ĉielo penas
Kiel mastrino
En kuirejo. Viroj
En gastsalon´ diskutas.
- En blua ĉiel´
Mevo de la espero
Ŝvebas refoje.
Maten´? Tagmez´? Aŭ krepusk´?
Kiu respondi povas?
- Maro. Nebulo.
Sun´ elrigardi volas.
Elporti ilojn
Ondoj de la progreso —
Kaj forviŝas surskribojn.
IGOR BELJAKOVSKI
Aŭtuna versaĵo
Nebulas pluve la mateno frua,
La birdoj plu ne kantas en la kort´.
Alvokas min, alvokas strato brua.
Aŭtun´ alvenis, staras ĉe la pord´.
Ekregis la aŭtuno ne subite,
Atendis longe, preparante sin,
Kaj kolorigis la foliojn. Spite
Rezistis la somero kun obstin´.
Kunportis la aŭtun´ al mi doloron,
Miraĝojn dolĉajn, tremon en anim´.
Kaj vane mi gardadis mian koron:
Ja kontraŭ am´ ne batalemas mi.
TRADUKOJ EL LA belarusa LINGVO
FRANCYSKO SKARYNA
(granda belarusa klerigulo-humanisto, proksimume 1490 — proksimume 1541)
Kiel de sia naskiĝo la bestoj, vagantaj tra dezerto, trovas siajn kavojn; la birdoj, flugantaj en aero, scias siajn nestojn; la fiŝoj, naĝantaj en maroj kaj riveroj, sentas siajn profundejojn; la abeloj kaj similaj al ili defendas siajn ujojn, tiel ankaŭ la homoj, kie ili naskiĝis kaj elnutritaj estas laŭ bonvolo de Dio, al tiu loko ili grandan amon havas.
El la malnova belarusa lingvo: Adam Paŭlukavec.
JAN ĈAĈOT
(1796—1847)
Gis la sun´ leviĝos…
Gis la sun´ leviĝos,
Roso malhelpetas;
Mave, se frapbati
Bienestro pretas.
Bienulo nia!
Estu tiel bona,
Bienestron trovu,
Kiu ne bastonos.
Kiu nin turmentas,
Nenie li ĝenas:
Groŝon al vi donas
Kaj du al si prenas.
El la belarusa: tradukis Adam Paŭlukavec.
PAULUK´ BAHRYM´
(1813 — proksimume 1890)
Ludu, knabo…
Ludu, knabo, mi admonas,
Je cimbal´, je violono,
Kaj mi uzos la blovtubon,
Forlasante Kroŝin-urbon.
En la urb´ riĉul´ severas,
L´ patro mortis en mizero,
La fratin´, la panjo ploras.
Kian iri vojon foran?
Kien iri? Dio mia!
Iros mi en mondon fian,
Lupfantomo iĝos plore,
Rerigardos mi angore.
Estu sana, panjo kara!
Se vi naski ne erarus,
Se vi nutri min avarus,—
Vojo via estus klara!
Se naskiĝus mi vulturo,
Se la mastro ne plezurus:
Li ne prenus al servuto
Kaj ne igus min rekruto.
Sed paŝtist´ ne longe resti
Kaj rekrut´ penige esti.
Maturiĝi mi do timas —
Kien mi, povrul´, pilgrimos?
Kial vi, verspert´, hezitis,
Sidi vi sur mi evitis?
Por mi estu ne tro granda,
Nur de l ´patra ĉar´ ĝis rando.
El la belarusa: Adam Paŭlukavec.
KASTUSJO KALINOŬSKI (1838—1864)
Marinjo nigrabrova, mia karulino!
Kie ja perdiĝis via sort´-destino?
Ĉio pasis, pasis, kvazaŭ eĉ ne estis,
Nur maldolĉa sento en animo restis.
Se pro nia vero Di´ komencis puni,
Antaŭ juĝ´ eterna nin starigis kune,
Ni pereu vane, sed ne lasu veron,
Restu sen feliĉo, sed kun ver´, libero!
Vi ne plendu, Manjo, je terura sorto
Kaj akceptu punon Dian vi senvorte.
Se vi ne forgesos en preĝo min voki,
Mi ne preterlasos al vi reciproki.
Estu do vi sana, ho Popol´ despera!
Kaj vivu en feliĉo, vivu en libero.
Ekmemoru iam vi pri Jasjo via,
Kiu ja pereis por ver´ kaj bon´ nacia.
Kaj kiam la vortojn sekvos la afero,
Tiam vi batalu por la ver´ fiere,
Ĉar nur kun la vero en soci´ konsente
Vi, popol´, atingos oldecon kontente.
Elbelarusigis Adam Paŭlukavec.
Rimarko: Transdonante la versaĵon el la malliberejo eksteren, K. Kalinoŭski estis devigita uzi alegorian personaĵon de Marinjo, sub kiu li komprenis Belarusion kaj belarusan popolon.
MAKSIMO BAHDANOVIĈ (1891—1917)
En fremdlando
Belegaj ĉirkaŭe jen kreskas la floroj.
Malĝoja promenas mi, eksterlandan´,
Kaj vidas — salutas per kap´ blukolora
El ombro min nia ŝatata cejan´.
Apenaŭ videbla en ĉi-valo bela,
Ĝi flustras malgaja kun tristo al mi:
«Memoru ni iom en land´ sunĉiela
Pri nia malriĉa patrujo, amik´.»
1908
Tradukis el la belarusa lingvo Adam Paŭlukavec.
Amatoroj pri serĉado
Inter pagoj flaviĝitaj
En la libro forgesita
De folioj el pasint´,—
Trarigardu volumeton:
Mi sekigis sur papero
Florojn, kiuj estis freŝaj,
De sinceraj pens´ kaj sent´.
Tradukis Adam Paŭlukavec.
JANKA KUPALA
(1882—1942)
Kanto
Suno subiras, kaj ombro kompilis
Densan nebulan kurtenon,
Venu, knabino, venu, amata,
Venu al mi en ĝardenon.
Kantos tilioj al ni per folioj,
Kune feliĉaj ni sidos;
Vidos nin tie luno kaj steloj,
Sole nur homoj ne vidos.
Aŭdi misteran tilian fabelon
Estos do nia destino,
Kaj najtingalo trilados afable,
Estos por mi vi — reĝino.
Belaj momentoj por ni sub tegmento
De sombraj kronoj tiliaj,
Frapos korkordojn ni per amoro,
Homoj enviu aliaj.
Venu, knabino, venu, amata,
Venu al mi en ĝardenon;
Suno subiris, kaj ombro kompilis
Densan nebulan kurtenon.
1911—1912
Elbelarusigis Adam Paŭlukavec.
Sed la kukolet´ kukuis
Kiam venis monden Janko,
Kiam lia ploro tujis,
Ĉe lulil´ patrino kantis
Kaj la kukolet´ kukuis:
— Ku-ku, ku-ku, tempo flugu!
Dormu, kara! Ku-ku, ku-ku!
Kiam kreskis iom Janko,
Paŝtis brutojn kaj enuis.
Li per ŝalmo ludis-blovis
Kaj la kukolet´ kukuis:
— Ku-ku, ku-ku tempo flugu!
Paŝtu! Paŝtu! Ku-ku, ku-ku!
Kiam iĝis granda Janko,
Sur la kamp´ semado bruis.
Kantis Janko pri Fmizero
Kaj la kukolet´ kukuis:
— Ku-ku, ku-ku, tempo flugu!
Semu! Semu! Ku-ku, ku-ku!
Kiam ajn semadus Janko,
Li sufiĉon ne ekĝuis.
Janko semis, ne rikoltis,
Kaj la kukolet´ kukuis:
— Ku-ku, ku-ku, tempo flugu!
Vi rikoltos! Ku-ku, ku-ku!
Kiam maljuniĝis Janko,
Forton la mizer detruis.
Al nepar´ fabelojn diris
Kaj la kukolet´ kukuis:
Ku-ku, ku-ku, tempo flugu!
Venis fino! Ku-ku, ku-ku!
Kiam fine mortis Janko,
Plendoj kaj lamentoj fluis:
— Kial mortis vi, povrulo?!.
Kaj la kukolet´ kukuis:
— Ku-ku, ku-ku, tempo flugu!
Dormu, kara! Ku-ku, ku-ku!
1921
Tradukis Benciono Berin.
JAKUBO KOLAS
(1882—1956)
Ne malĝoju!
Ne malĝoju, ke de l ´suno
Maloftiĝas la aper´,
Ke la ombro de aŭtuno
Sombre kuŝas sur la ter´.
Ne malĝoju, ke tutfermis
Neĝo l ´teron antaŭ vi.
Nigra nokto ne eternos,
Ne pereos la patri´.
Kredu, frat´, la neĝ´ degelos,
De l ´printemp´ aŭdiĝos kant´.
Milde l ´sun denove helos
Kaj ekfloros nia land´.
Ne malĝoju, ke evitas
Ĉiam nin la bela sort´,
Ke konstante nin insidas
La mizer´ ĉe nia pord´.
Ne malĝoju, ke radiojn
Sunajn kaŝis la malhel´,
Ke dum nokt´ la incendioj
Ĵetas fajron al ĉiel´.
La malbono nin premanta
Kiel fumo flugos for,
Kaj revivos nia lando
Sub la brilo de aŭror´.
1907
Tradukis Benciono Berin.
Al laboro!
Gefratoj! Vasta larĝa vojo
Kaj patroland´ atendas nin —
Rikolto venis, agu ĝoje,—
Scienco forte logu vin!
Tra tuta land´ vi portu kleron,
Tra land´ dormanta en malhel´.
Kaj revekiĝu nia tero,
Popolon veku scijuvel´.
Plu ne ĉagrenu nin kverelo!
Nek bienul´, nek cara vip´,
Sed ordon faru sub ĉielo
Popolo mem laŭ pova tip´.
1917
Tradukis Adam Paŭlukavec.
PAŬLUKO TRUS
Deka fundamento
(fragmento)
Falas neĝeretoj —
Diamantaj pilkoj,
Falas blankdlankegaj
Kvazaŭ en miraĵ´…
Kombis la ĉerizoj
Harplektaĵon silkan, —
Falis desur ili
Bela neĝplektaĵ´…
Ie malproksime
Ĉesis sonorado.
Neĝfloketoj dancas,
Ne videblas lun´…
Ŝajnas, ke denove
Hejmen gvidas pado —
Karan parencaron
Mi vizitas nun.
La vespero vintra
Tra brodaĵ´ rigardas,
Kvazaŭ en la sonĝo
Belas la lumet´.
En animo mia
La floreco ardas,
En neĝera danco
Brilas la ridet´.
Jam denove vintro
Blankan neĝkovrilon
Disetendis vaste
Super la kampar´,
Per silento ĝojo
Venas en animon,
Kaj forflugas foren
Tristo kaj amar´…
Semas neĝeretoj
Sonĝan tenerecon,
Falas blankblankegaj
Kvazaŭ en miraĵ,
Floras sur ĉerizoj
Neĝa soleneco,
En vespera sonĝo
Dronas la vilaĝ´.
Volas mi rakonti
Al mi mem fabelojn,
Aŭdi melodion
Per senvorta kant´.
Ombroj en la ĉambro
Kiel noktaj veloj…
Venas en la sonĝo
Kara patroland´.
Tradukis Grigorij Gercikov.
PJATRUSJO BROVKA
(1905—1980)
Ĵuro de l´koro
Dankos eterne sekalan mi panon,
Akvon puregan kaj fonton malgrandan,
Verdan arbaron,
Ĉiel´-diafanon
Kaj rivereton en kampo fluantan;
Bruon de urbaj kvartaloj kaj placoj,
Kie hardiĝis mi daŭre kaj miris,
Stratojn, per suno teksitajn,
Senlacajn,
Kie mi bonajn amikojn akiris;
Homojn sincerajn kun kor´ malavara,
Pretajn oferi sin por la Patrio,
Landon amatan
Sur ter´ nia kara —
Ame ni nomas ĝin Belorusio!
Tradukis Klara Rabinoviĉ.
Traflugis jen tagoj, foriris,
Ne eblas al ili reven´.
Al ŝanĝoj ne devas ni miri,
Vi ĉion komprenas vi mem.
Kaj ŝajnas — la sama ĉielo,
Sed sentas malsamon la kor´.
Ne pensas mi plu pri la steloj,
Pri via nur am´ kaj favor´.
Forĵetu promesojn vi plene,
De mia bezon´ estas norm´:
Nur vorto afabla matene,
Afabla nur vorto por dorm´.
Tradukis Adam Paŭlukavec.
Vi kiam estas tre malĝoja…
Vi kiam estas tre malĝoja,
ne pensu tro pli malesper´.
Rigardu, kia estas gaja
malgranda en montar´ river´,—
Malfermis ĝi riĉecon sian,
belecon tutan ĝis la fund´,
Kaj vi aŭskultu, nur aŭskultu
sonoron ĝian el profund´!
Vi kiam estas tre malĝoja,
el kap´ sopiron ĵetu for,
Rigardu en herbejon vastan,
al verda herb´ kaj bela flor´,
Kaj kiel belas tiuj floroj,
malsama estas ĉiu flor´,
Kaj kiel ĉiu bonodoras,—
ekflamas sentoj en la kor´!
Vi kiam estas tre malĝoja,
forgesu pri malgaja larm´,
Kaj nur rigardu al betuloj,
rigardu, kia estas ĉarm´—
En mondon ja navigas ili,
similas branĉo al remil´,
Folio ĉiu
kvazaŭ kantas al vivo gloron en trankvil´!
Tradukis Adam Paŭlukavec.
ARKADZJO KULJAŜOŬ (1914—1978)
Betulon plantis mi kun ĝoja sento,
Ke ĝi post jaroj kvardek-kvardek kvin
Plenkreskos ne ĉe iu voja fin´,
Sed ĉe la sojlo de l ´estont´-jarcento.
Sub ĝia branĉ´ junulo en juli´,
Irante trafikvoje el la foroj,
Atendos ĝis varmegaj ĉesos horoj,
Alportos akvon por motoro li.
Kaj konos li nek mian tombkameron,
Nek mian vivon kiel civitan´,
Sed pensos danke pri l´fervora man´,
Fosinta zorge la printempan teron,
Plantinta arbon ne por mok´ de l´vent´,
Ne por si mem; transportis por homaro
Ĝi l ´arbon ne al kampo el arbaro,
Sed el jarcent´ al nova do jarcent´.
Tradukis Klara Rabinoviĉ.
MAKSIMO TANK (naskiĝis: 1912)
Eksciu do
Elkreskis sur tombomontet´ alta pin´,
Eksciu do;
Radikojn ĝi plektas en tomba la min´,
Eksciu do;
La astrojn ĝi tuŝas per sia kulmin´,
Eksciu do;
Sonoras kun vent´ ĝi mallaŭte sen fin´,
Eksciu do:
Patrin´,
Kie dormas la filo sub mont´;
Vent´,
Kie ludi per arĉ´ kaj per ond´;
Stel´,
Kie pluve defali en mond´;
Birdo migranta —
La hejmon ĉe l´font´.
Tradukis Klara Rabinoviĉ.
Tosto por amikeco
Se kune ĉiuj ni eklevos
La blankajn, flavajn, nigrajn manojn,
Ni povos ĝis plej foraj altoj
Eĉ movi nian sunon flaman.
Se ni kunplektos ĉiujn polmojn
De l ´nigraj, blankaj, flavaj manoj,
Ni zonos per vivanta krono
Planedon nian, la malsanan.
Se ĉiuj ni mallevos pugnojn
De l ´flavaj, nigraj, blankaj manoj,
Tuj renversiĝos la katenoj
Kaj mondon skuos uragano.
Do levu ni l´kalikojn plenajn
Da vinoj ŝaŭmaj, diafanaj
Por la eterna amikeco
De l ´blankaj, flavaj, nigraj manoj.
Tradukis Benciono Berin.
ULADZIMIRO DUBOŬKA
(1900—1976)
Multaj ĉagrenoj en kor´ mia nestis,
En mia kor´ nur la morto ne estis.
Se ĝi alvenos en iu momento,
Estos ĝi tute por mi ne turmento,
Se dum disiĝa minuto severa
Serĉos min via rigardo tenera.
Mi ne bedaŭros eĉ korpon, animon,
Kiam nur sentos mi vian proksimon.
Se en alian mi mondon foriros,
Kaj vi du vortojn: «Mi amas» nur diros,
Tuj do revenos al mi miaj fortoj,
Ĉerk´ renversiĝos de tiuj ĉi vortoj.
Ili plenŝutos la tombon rigore,
Kiun fosistoj preparis fervore.
Jenan parolon atestu la suno,
Ankaŭ la steloj serenaj kaj luno:
Nek paradizon por mi, nek inferon,
Se mi neglektos ĉi-vortojn kaj veron!
Diru al mi nur: «Mi amas sincere!»,
Vivos, ekzistos mi tiam eterne.
Tradukis Klara Rabinoviĉ.
MIKOLA ĤVEDAROVIĈ (1904—1981)
Korsaluton al vi, Balta maro!
Vian akvon lazuran mi gloras,
Kie frua ĉielo aŭroras
Kaj rebrilas la Lun´ kaj stelaro.
Korsaluton al vi, Balta maro!
Sur la bordon obstina ondaro
Sen ripozo alkuras, forkuras,
Ĝin frapadas kolere, murmuras
Kaj ŝaŭmiĝas renkonte kun baro.
Korsaluton al vi, Balta maro!
Balancetis vi noktan lulilon
Kaj kolektis arĝentan lunbrilon.
Kvietiĝu, akceptu konsilon,
Estu bona proksima najbaro.
Korsaluton al vi, Balta maro!
Nova tago okulojn blindigas
Kaj mallumon de l´nokto forigas.
Nur ĉe l ´bordo konkuras, intrigas
Atakanta senlaca ondaro.
Korsaluton al vi, Balta maro!
Korsaluton al vi, Balta maro,
Mi alportis el voj´ malproksima.
Mi pri la maltrankvilo senlima
Tuj forgesas ĉe via akvaro.
Korsaluton al vi, Balta maro!
Tradukis Petro Ĉeliaŭskas.
AdamO RUSAK´
(1904—1987)
Arbara kanto
Ho, betuloj kaj pinoj —
Partizanaj fratinoj,
Ho vi, juna kaj brua arbar´!
Nur ekaŭdos mi klaran
Vian kanton arbaran,
Tuj obsedos min sent´ sen kompar´.
En memoro brulegoj,
Malamikaj la gregoj
Kaj malvarma blovado de l´vent´,
Kaj pluvkot´, kaj sopiroj,
Kaj dum nokt´ militiroj,
Lignofajr´ en arbara silent´.
Mia lando fiera,
Estas vi nun libera.
Mi iradis pro vi al batal´
Por neniam, neniam
Sub la jugon nazian
Trafu vi dum severa fatal´.
Pasis jaroj malbonaj,
Finis tondri kanonoj,
Bruas sole arbaro en for´.
Ho, betuloj kaj pinoj,
Partizanaj fratinoj,
Restos ĉiam en mia memor´.
El la belarusa: Adam Paŭlukavec.
SERGEO NOVIK-PJAJUN
(nask. 1906)
Kanto de junaj geesperantistoj
Ekzistas multaj lingvoj en ĉi-mondo,
Nin logas sola, ŝajne bela kant´.
Ĝi ligas nin, mistera kvazaŭ ponto
Kun amikar´ en ajna fora land´.
Kun ĝi ni vagos tra la tuta tero,
Parolos ĉie ni sen miskompren´.
En ĝi sendota ajnen la letero
Legota estos sen plej eta pen´.
Ĉar Esperanto, la simbol´ de paco,
Al la gepatra lingvo estas frat´,
Per ĝi batalas ĉiam ni sen laco
Por mondo sen militoj kaj invad´.
Infanaj koroj — junaj, sed persistaj.
Devizo nia: «Pac´ kaj amikec´!»
Kaj pacafer´ por geesperantistoj
Honora estas porĉiama dec´.
El la rusa: Adam Paŭlukavec.
Ĉiuj homoj estas niaj fratoj
Kiam estis mi malgranda knabo,
Meditis ofte mi, ke ĉiuj homoj
Feliĉe povas vivi, kiel fratoj,
Trankvile loĝi do en siaj domoj,
Ke la milito estas ne necesa,
Nek larmoj de infanoj kaj patrinoj,
Ke ĉiuj volas vivi kaj amiki,
Labori en la kampoj kaj uzinoj.
La tempo pasis. En la tuta mondo
Leviĝis multe jam da batalantoj
Por forĝi la feliĉon al popoloj
En vivo paca dank´ al Esperanto.
Nenia forto rompos niajn vicojn,
Ĉar ni batalas ĉiam por sukceso
De la ideo sankta de frateco,
De libereco, paco kaj progreso.
Steloj
Dediĉita al miaj gepatroj
Tagoj venas, tagoj pasas en angor´,
Kvazaŭ ondoj de riveroj fluas for.
Trian jaron mi suferas en ekzil´,
Kaj turmentas mian koron maltrankvil´.
Malproksimas tre gepatra la kaban´,
Kaj ne premos mian manon frata man´,
Trankviligos min nenies bona vort´,
Sen patrujo sola esti — mia sort´.
La steletoj jen flagretas en ĉiel´,
Kvazaŭ nokte min rigardas ĉiu stel´…
Por vi estas, etaj steloj, la demand´:
Kio estas en patria mia land´?
Ĉu jam dormas mia patro kaj patrin´?
Ĉu rigardas ankaŭ steloj lin kaj ŝin?..
Eble pensas ili nun pri sia fil´,
Kion faras mi ĉi tie, en ekzil´? —
Se ne dormas la gepatroj en la lit´,
Se rigardas vin, steletoj, kun medit´,
Vi alportu, vi transdonu ĝis sunbril´,
Steloj karaj, la saluton de la fil´.
Por ke ili ne plu ploru en sopir´,
Ke mi estas en ekzilo la martir´.
Venos, venos por ni ankaŭ bela hor´,
Mi revenos hejmen gaja, en humor´.
Ni ekvivos, venos nova la esper´,
Belarusan himnon kantos en liber´,
Kaj kun kanto belarusa sen amar´
Ni plugados kaj semados en kampar´.
Nokte stelojn ni rigardos en ĉiel´,
Kiel nun, aperos ili stel´ post stel´…
Vi alportu al gepatroj ĝis sunbril´,
Steloj karaj, la saluton de la fil´.
El la belarusa
ALESJO ZVONAK
(naskiĝis 1907)
Respondo
Ĉu celas rusoj al milit´?
E. Jevtuŝenko.
Ĉu celas Sovetio al milit´? —
Demandu vi unue belarusojn.
Ĥatynj´ al vi respondos sen hezit´
Kaj frataj tomboj — la militakuzoj.
Al vi respondos filoj de la land´,
En kiu — ve! — pereis ĉiu kvara.
Al vi respondos ajna nia rand´
Per tombmontet´ kun rememor´ amara.
Sed diros mi: vivadu en prosper´
Vi, junaĝuloj, sen militproblemoj,
Kaj ĉiam ĉie floru krizantemoj,
Kaj kantu najtingalo kaj paser´…
Ne por militaj, sed por pacaj temoj
Aperas la poetoj sur la ter´!
El la belarusa lingvo tradukis Adam Paŭlukavec
MAKSIM´ LUĴANIN
Malhela plezuro
Ĉu longe ĉi tio ja daŭris?
Minuton,
Eble dum jaro, pli eble… Nur
Al mi, knabino, se diri tuton,
Restis dolor´ kaj malhela plezur´.
Plezur´ — hodiaŭ kun vi renkonto,
Fremda vin ĉiam senti — dolor´…
Sed dum primaver´ egale respondos
Per kant´ najtingala la stulta kor´.
Elbelarusigis Adam Paŭlukavec
ALEKSEJO ZARYCKI
La hungaro
Senĉese iris soldataro
Kaj restis ie jam landlim´.
Renkontis ĉe vilaĝ ´hungara
La kamparanoj ĝoje nin.
Samkiel en Belarusio
Portata estis sal´ kaj pan´.
Kun salutvort´ al ni sin turnis
Hungara unu kamparan´.
Koloron perdis la ĉemizo
De l ´laborema vilaĝan´.
Verŝajne estis akirebla
Tre malfacile lia pan´.
Sincere sonis liaj vortoj,
Li nin rigardis kvazaŭ frat´.
Hungaran lingvon — jen la sorto —
Nek unu sciis eĉ soldat´.
Sed kiel li deziris tiam,
Ke nepre ni komprenu lin!..
Li paroladon ĉesis sian,
Silente nur rigardis nin.
Li pensis eble, kion fari?
La kapon levis al la sun´.
Kaj trovis li la vorton karan,
Li diris: «Lenin».
Tenis nun
Li sur la koro sian manon…
Kaj ni komprenis la hungaron.
El la belarusa: Adam Paŭlukavec.
La plej bela lingvo
Versaĵojn de Heine legadis mi kaj
Revulo juna
Estante,
Mi vidis la rokon kun in´ Lorelei
Ĉe Rejno-river´ situanta.
Kaj kvazaŭ dum sonĝo sonoris la kant´
De la junulin´ en ĉielo.
La lingvo germana al juna aŭdant´
Sonora tre ŝajnis kaj bela…
Sed kie ĝi estas, volum´ de poet´,
Legita kun granda plezuro?
Vundita nun, mi
Kuŝas ĉe arbustet´
Kaj tankoj jen preterveturas.
La tankojn postsekvas en kamp´ soldatar´,
Pereas labor´ kamparana,
Fremdlandaj vestaĵoj, sen ajna erar´
Mi aŭdas la lingvon germanan.
Mi raŭkon, koleron nun aŭdas en ĝi,
Ĝi tiel malbele sonoras,
Ke fermus prefere l ´orelojn tuj mi,
Senmovas nur man´ pro doloro.
Ne estis delonge jam tio, amik´,
Per sonĝ´ rememor´ ofte skuas…
Fenestron, malfermas fenestron jen mi,
Rigardas al mar´ mi, ĝi bruas.
Situas apude germana urbet´.
Urbodomo, preĝejo malnova.
La fumo de ŝipo en mara kviet´
Kaj mevon post ĝi mi tuj trovas.
Ni gaste
Alvenis al tiu ĉi land´
Pro bona amika impeto.
Ĉu volas vi kanti, mastrino?
Pri kant´
Ĉe mi estos unu nur peto —
La kanton germanan vi kantu, virin´,
Nun pri Lorelei, jam konatan.
Verŝajne kunkantos laŭeble mi vin
Kun sento amika kaj frata.
La kanton malnovan komencis jen mi
Kaj ŝajne orbrilas la vortoj.
Komprenis mi: estas parol´ de amik´
La lingvo plej bela kaj forta.
Tradukis Adam Paŭlukavec.
ANATOLO ASTREJKA
(1911—1978)
Hejmen revenis la patro
Ne povas ekdormi en lito
Knab´ spite malfrua la hor´
Post patra reven´ el milito,
Post patra reveno el for´.
La panjo klopodas ĉe l ´forno
Por manĝu li kun apetit´.
La domo ne plu estos morna
Post patra reven´ el milit´.
Eniras la bonaj konatoj,
Sidiĝas ĉe l ´mur´ laŭ invit´,
Parolas kun brava soldato
Post lia reven´ el milit´.
Sur patra la brusto orbrilas
Medaloj kaj ankaŭ orden´.
Ebrias najbaroj, babilas
Ĉetable post patra reven´.
Ne povas ekdormi en lito
Knab´, spite malfrua la hor,
Post patra reven´ el milito,
Post patra reveno el for´.
Elbelarusigis Adam Paŭlukavec.
PIMEN PANĈANKA
Kelkaj kalkuloj
Prikalkulu, kiom da metalo
Rompis la milita uragan´:
Pensas mi, sufiĉus tiu ŝtalo
Por mil pontoj eĉ tra ocean´.
Kia kvant´ da pano sen kompato
Estis cindrigita sur la ter´, —
Kiom milionoj pro malsato
Preĝe levas manojn en mizer´.
Se mensogaj libroj, kvazaŭ ondo,
Ne verŝiĝus super ter´ sen fin´,—
Jam posedus ĉiu en la mondo
La alfabetumon, kredu min.
Ne la domoj, sed malliberejoj
Konsreatas ie sur planed´.
Por fiuloj mem en tiuj ejoj
Tute ja sufiĉus angulet´.
Se samtempe homoj al militoj
Unuvoĉe povus diri «ne!» —
Nun amasoj de enterigitoj
Estus ja savitaj de pere´.
Kaj se dume restas nepruvita
Da fiuloj sangavida ar´ —
Venos pun´ por bando parazita,
Priŝtelinta homojn dum miljar´.
Tradukis Petro Ĉeliaŭskas.
ALESJO BAĈYLA
(1918—1983)
Patrujo amata fiere
Patrujo, amata fiere,
Feliĉe vi vivu en glor´:
Mi ĵuras al vi nun sincere
Pri amo fidela en kor´.
En kampoj, en grandaj uzinoj,
En ajna angul´ de la land´ —
Konstante laboras obstine
Soveta popolo kun kant´.
Mi vidas — disfloras la tero
Kaj flugas la kanto laŭ rond´:
Gepatran nur landon preferos
Mi ĉiam en vasta la mond´.
Ni volas nenies terenojn,
Nur sola ĉe ni la dezir´:
Renkonti en paco matenojn,—
Jen estas plej grava sopir´.
Kaj havi ni volas sincere
Amikojn kaj amon en kor´.
Patrujo, amata fiere!
Prosperu kaj vivu en glor´!
El la belarusa lingvo tradukis Adam Paŭlukavec.
MIKOLA AŬRAMĈYK
(nask. en 1920)
Apud la tombo de Maksimo Bahdanoviĉ
Vi ne trovis por vi
Savon en la montar´
Apud tera ĉe mar´ paradizo…
Al ŝatata masiv´
De la pina arbar´
La sopiro turmentis vin kriza.
Lacigita sen norm´
Sub la suda ĉiel´,
Vi ekkuŝis ĉi tie por ĉiam,
Por eterna la dorm´
Dum printempa la bel´
Sub de l ´birdoj kantad´ melodia.
Sonĝojn vidu, poet´,
Pri partio sen ĉes´
Kaj dormetu ĉi tie trankvila,
Sonas via sonet´, —
Foliar´ de cipres´
Ĉiutage ĝin kantas ĝentile.
De la vivo klopod´
Estis via destin´,
Via ankaŭ espero kaj nomo,
Por poet´— patriot´
Ĝis la monda eĉ fin´
Havu ĉiam la saman renomon.
Tradukis Adam Paŭlukavec.
PETRO PRYĤODZKA
(nask. en 1920)
De vi ne venas la leter´
Mi antaŭ longe ĉe salikoj
Restigis vin. Blankiĝis ter´.
Leterojn legas jam amikoj —
De vi ne venas la leter´.
Ĉu mi ne konis vin, ĉu vian
Mi rompis revon sen esper´?
Ja ŝajnis: min vi amis tiam,
Sed ne alvenas la leter´.
Mi malkvietas, mi sopiras
Kaj ne kaŝeblas la sufer´.
«Ne tristu vi!» — amikoj diras,
Sed ne alvenas la leter´.
Ho, kion skribi, se mi scius,
Ke vi eksentu per paper´
Amforton de l ´soldat´, al kiu
Neniam venas la leter´…
Tradukis Petro Ĉeliaŭskas.
RYHORO BARADULIN
(nask. en 1935)
Vana klopodo
Mi pensas ĉiam nur
Ne pensi plu pri vi.
Sed tamen sen plezur´
Min kaptas la aviz´:
Mi pensas ĉiam nur
Ne pensi plu pri vi.
Jen tasko por futur´,
Ke gardu ĵuron mi,
Mi pensas ĉiam nur
Ne pensi plu pri vi.
Tradukis Adam Paŭlukavec.
KANTOJ
Kanto de belarusaj geesperantistoj
Vortoj de A. Paŭlukavec
Muziko de A. Gurov
Ni, belarusaj esperantistoj,
Kun amikar´ el vasta la mond´
Por pac´ batalas, estas forĝistoj
De mondestonto kaj nia sort´.
Ni korespondas kun konsidero:
En eksterlando ĉiu amik´
Pri nia vivo sciu la veron,
Pri nia lando kaj respublik´.
Gaste se venos eksterlandanoj,
Ĉiun renkontos ni kun estim´,
Ĉies amike premos ni manon
Laŭ belarusa nia kutim´.
En frata rondo kantos ni kune,
En Esperanto sonos la kant´,
Certe ni dancos ankaŭ komune —
Ni amikiĝis per Esperant´.
Kaj dum ni vivos sub la ĉielo,
Dum hor´ feliĉa kaj dum mizer´,
Al Esperant´ ni restos fidelaj,
Pri venko ĝia restos esper´.
Refreno: Sur niaj brustoj verdan la stelon
Ni ĉiam portos kun sent´ de fier´.
Nin unuigas nobla la celo —
La amikec de popoloj sur ter´.
Kanto kontraŭ la militfatalo
Vortoj de A. Paŭlukavec
Muziko de A. Gurov
Homoj el la vasta mondo,
Ni ja estas samteranoj,
Ĉu preparos ni la morton
Por ni mem per propraj manoj?
Nin disigas lingvaj baroj,
Nin disigas ŝtataj limoj,
Ĉu pro malamikaj faroj
Restos ni militviktimoj?
Refreno: Esperanto estas bona rimedo,
Estas vere taŭga rimed´
Por ni komprenu unu alian
Sur nia ne tiom granda planed´.
Aŭ hodiaŭ aŭ neniam —
Estas sola la elekto.
Ĉu pereos ni por ĉiam
Pro plej stulta la neglekto?
Sonu laŭte voĉo nia
En komuna pacbatalo
Por kunvivo harmonia
Kontraŭ la militfatalo.
Refreno: Esperanto estas bona rimedo…
Salutkanto
Vortoj de A. Paŭlukavec
Muziko de A. Oreĥov
Saluton, karaj geamikoj!
Ni bonvenigas kore vin
En nia verda respubliko
Kun frata amo kaj estim´.
Eksonu nia kant´ komuna
Kaj regu inter ni sincer´!
Pleniĝu niaj koroj junaj
Per amikeco kaj esper´.
Ĉar estas ni esperantistoj,
Ni devas zorgi pri la pac´.
En lukto estu ni persistaj:
Por pac´ batalu ni sen lac´!
Pri l ´sorto de l ´planedo Tero
Ni respondecas, amikar´.
Ne gravas tute la cetero,
Se temas pri la nobla far´.
Briladu ĉiam verda stelo,
Kaj sonu Esperanta kant´.
Serena estu la ĉielo
En ajna land´, en ĉiu land´.