1. Пастаўце націскі ў наступных словах. Прачытайце словы, правільна ставячы націскі ў іх (вымаўляючы з націскам перадапошні склад).

Ĉampiono, ĉokolado, ĉeko, ĉefo, ĵaketo, ĵargono, ĵetono, ĵokeo, ŝalo, ŝakalo, ŝanco, ŝtormo, ĝendarmo, etaĝo, ĝirafo, inĝeniero, ĥalato, ĥaoso, ĥato (хата), ĥemio, ĥimero, ĥoro, horo, himno, horizonto, historio Belarusio, Litovio, Latvio, Estonio, demonstracio, manifestacio, demokratio, partio, nacio, geografio, geologio, adiaŭo, ĉirkaŭaĵo, ankoraŭ, ankaŭ, hieraŭ, hodiaŭ.

  1. Прачытайце наступныя словазлучэнні. Сэнс іх павінен быць вам зразумелым.

Sovetia Belarusio. Oficiala dokumento. Burĝa respubliko. Teĥnika pasporto. Interesa literaturo. Komunista partio. Revolucia klaso. Politika broŝuro. Oficiala politiko. Internacia himno. Nacia kulturo. Kultura revolucio. Ateista propagando. Katolika religio. Religia atmosfero.

3. Прачытайце словазлучэнні, якія стаяць у множным ліку. Звярніце ўвагу на канчаткі множнага ліку.

Sovetaj respublikoj. Politikaj partioj. Interesaj broŝuroj. Internaciaj kongresoj. Belarusaj poetoj. Demokratiaj revolucioj. Novaj horizontoj. Dokumentaj filmoj.

  1. Прачытайце сказы і перакладзіце іх з дапамогай слоўніка, што пададзены ў канцы кнігі.

Mi volas legi. Vi ankaŭ volas legi. Li volas kanti. Anatolo ankaŭ volas kanti. Ŝi legas. Nina ankaŭ legas. Ni skribas. Vi ankaŭ skribas. Ili parolas. Anatolo kaj Nina ankaŭ parolas. Sergeo kaj Nikolao ankaŭ parolas.

  1. Прачытайце і перакладзіце наступныя сказы. Звярніце ўвагу на пытальныя сказы.

Kiu legas? Nikolao legas. Kiu volas legi? Anatolo volas legi. Ĉu vi volas legi? Jes, mi volas legi. Ĉu Vera volas kanti? Ne, Vera ne volas kanti, Vera volas legi. Kiu volas kanti? Nikolao kaj Nina volas kanti. Kiu volas paroli? Sergeo kaj Nataŝa volas paroli.

  1. Прачытайце і перакладзіце наступныя сказы. Звярніце ўвагу на ўжыванне вінавальнага склону.

Viktoro volas lerni. Viktoro volas lerni Esperanton. Nikolao komencas lerni. Nikolao komencas lerni la internacian lingvon Esperanto. Anatolo komencas ankaŭ lerni. Anatolo komencas lerni la anglan lingvon kaj literaturon. Kiu volas lerni la internacian lingvon Esperanto? Sergeo kaj Nataŝa volas lerni la internacian lingvon Esperanto. Kiun volas vidi Anatolo? Anatolo volas vidi Nikolaon. Mi volas vidi Anatolon kaj Sergeon.

  1. Прачытайце і перакладзіце наступныя сказы. Запомніце асабовыя займеннікі

Mi legas interesan libron. Vi (ci) legas politikan broŝuron. Li legas literaturan revuon. Ŝi legas virinan magazinon. Infano ne krias, ĝi dormas. Ni legas ĵurnalon. Vi legas gazeton. Ili legas bultenon. Mi legas vian libron. Vi legas mian ĵurnalon. Ili legas nian revuon. Mi vidas vin. Vi vidas min. Viktoro vidas ŝin. Ni vidas ilin. Ili vidas nin. Oni diras, ke vi lernas la internacian lingvon Esperanto.

  1. Прачытайце і перакладзіце сказы. Звярніце ўвагу на ўжыванне прыназоўніка en і вінавальнага склону.

Mi laboras en uzino. Vi laboras en fabriko. Li lernas en universitato. Ŝi laboras en biblioteko. Ni iras en bibliotekon. Vi iras en teatron. Ili iras en fabrikon. Nikolao bone parolas en Esperanto. Mi laboras en lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo kaj vendredo. Mi ripozas en sabato kaj dimanĉo.

  1. У ніжэй пададзеных сказах звярніце ўвагу на канчатак дзеясловаў прошлага часу.

En lundo mi laboris en uzino. En mardo mi ankaŭ iris labori en uzinon. En merkredo mi vizitis bibliotekon. En ĵaŭdo mi vidis Nikolaon. En vendredo mi legis interesan libron, kiun mi prenis en biblioteko en merkredo. En sabato mi ripozis. En dimanĉo mi promenis en parko.

  1. Прачытайце і перакладзіце сказы. Звярніце ўвагу на канчаткі і ўжыванне прыслоўяў.

Hieraŭ mi laboris kaj hodiaŭ mi ripozas. Mia hieraŭa laboro estis facila. Morgaŭ Anatolo veturas en Moskvon. Kiu volas veturi morgaŭ en Leningradon? Hodiaŭa ĵurnalo estas interesa. Morgaŭa ĵurnalo ankaŭ devas esti interesa. Kiu laboris lunde kaj marde en uzino? Kiu vizitis merkrede kaj ĵaŭde bibliotekon? Kiun vizitis Nikolao sabate? Ni veturas tre rapide. Vi parolas tro laŭte. Ŝi estas bela. Ŝi aspektas bele. Nikolao estas bona knabo, ĉar li lernas bone. Bone estas ricevi bonan salajron.

  1. Прачытайце сказы і перакладзіце іх. Звярніце ўвагу, што ў беларускай мове дзеяслоў-звязка «быць» у цяперашнім часе выпадае, а ў прошлым не, чаго няма ў эсперанта.

Li estis inĝeniero kaj laboris en uzino. Li estas inĝeniero kaj laboras en uzino. Anatolo estis studento kaj lernis en instituto. Anatolo estas studento kaj lernas en instituto. Viktoro estis bona amiko. Viktoro estas bona amiko. Tablo estis larĝa kaj longa. Tablo estas larĝa kaj longa. Mia amiko Viktoro estas interesa homo.

  1. Дзеясловы ў дужках пастаўце ў прошлым і цяперашнім часе. Перакладзіце пары сказаў.

Mi (esti) studento kaj mi (lerni) en universitato. Mi (aĉeti) novan libron kaj mi (esti) kontenta. Li (scii) rakonti historiojn kaj (esti) interese aŭskulti lin.

  1. Прачытайце і перакладзіце сказы. Звярніце ўвагу, што простая і складаная форма будучага часу ў беларускай мове на эсперанта перадаецца аднолькава.

Kiam vi finos skribi? Mi jam baldaŭ finos skribi. Mi ankoraŭ vizitos Nikolaon. Vespero estos varma hodiaŭ. Vespere mi aŭskultos radion. Matene mi iros en instituton. Nokte mi certe dormos. Vi estos kontenta, se vi vizitos Esperanto-klubon vespere.

  1. Пастаўце дзеясловы ў дужках у патрэбным часе. Перакладзіце сказы на беларускую мову і пераканайцеся, ці правільныя канчаткі вы паставілі ў дзеясловах.

Hieraŭ mi (esti) en Bresto, hodiaŭ mi (esti) en Minsko kaj morgaŭ mi (esti) en Mogilevo verŝajne. Mi (voli) esti aktiva esperantisto. Hieraŭ vi (rakonti) tre interesan historion. Morgaŭ Nikolao (reveni) el Moskvo. Mi (esti) tre feliĉa nun vidi Nikolaon.

  1. Прачытайце і перакладзіце сказы. Запомніце колькасныя лічэбнікі (1 — 10).

Mi havas UNU libron. Vi vidas DU kajerojn. Li aĉetas TRI ĵurnalojn. Ŝi prenas KVAR krajonojn. Ni prenas KVIN revuojn. Ili donas SES gazetojn. Ili havas SEP magazinojn. Viktoro prenas OK bultenojn. Nikolao havas NAŬ amikojn. Ili laboras jam DEK tagojn. (Unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek).

  1. Прачытайце і перакладзіце сказы. Звярніце ўвагу на ўжыванне артыкля.

Jen estas tablo. La tablo estas nigra. Jen estas tri seĝoj. La seĝoj estas flavaj. Jen estas du foteloj. La foteloj estas verdaj. Jen estas kvar muroj. La muroj estas blankaj. Jen estas plafono kaj jen estas planko. La plafono estas blanka kaj la planko estas bruna. Jen estas robo. La robo estas blua. La suno brilas en la ĉielo. En la ĉielo lumas la pala luno. Nikolao laboras en Minsko, en la traktora uzino.

  1. Прачытайце і перакладзіце сказы. Звярніце ўвагу на лічэбнікі.

Ni vivas en la jaro mil naŭcent naŭdek unua. La biblioteko ricevis tricent novajn librojn. Se vi volas bone paroli en Esperanto, vi devas scii almenaŭ mil kvincent radikojn. Mi gastis en Moskvo dek unu tagojn. La jaro konsistas el dek du monatoj aŭ el kvindek du semajnoj aŭ el tricent sesdek kvin tagoj. Trioble tri estas naŭ. Tri plus (kaj) tri estos ses.

  1. Прачытайце і перакладзіце сказы. Звярніце ўвагу на ўжыванне прыназоўніка da.

Mi havas multe da libroj. Li aĉetis kilogramon da pano. Vi trinkas tro multe da akvo. Ni lernis tutan paĝon da novaj vortoj. Viktoro volas tason da kafo. Kiom da mono vi havas? Mi aĉetis dekon da ovoj. Nikolao ricevis amason da leteroj.

  1. Прачытайце і перакладзіце сказы, звярніце ўвагу на ўжыванне прыназоўнікаў de, da.

Mi legas la libron de Viktoro kaj jam mi tralegis dudekon da paĝoj. Nikolao kolektas kantotekstojn en Esperanto kaj li jam havas tutan centon da kantoj. Nikolao ofte aĉetas ankaŭ librojn de Esperanto-verkistoj kaj li jam havas tutan stokon da Esperanto-libroj. Viktoro revenis de sia amiko el Parizo kaj montris al ni multe da poŝtkartoj pri Francio. Amason da impresoj li kunportis el la vojaĝo. Kiom da novaj libroj de la belarusaj poetoj oni povas aĉeti en la libro-magazenoj!

  1. Прачытайце і перакладзіце сказы. Асаблівую ўвагу звярніце на ўжыванне і пераклад займеннікаў.

Jen kuŝas mia unua Esperanto-libro. Viktoro estas mia amiko. Mia granda deziro estas bone paroli en Esperanto. Ilia unua koncerto estis tre sukcesa. Mi vidis ilin en la kulturpalaco. Hodiaŭ mi renkontis en la urbo mian amikon Viktoro kaj mian amikinon Vera. Lia tablo estas ĉiam en ordo. Vi povas vidi lin en biblioteko. Jen estas la libro de mia amiko. Ĉu vi ricevis la leteron de mi? Ĉu vi donos la libron al mi? Mi vidis vin hieraŭ. Vi estis hieraŭ en bona normo. Mi volas doni la libron al vi. Mi volas preni la revuon de vi. Ili estas gajaj. Al ili estas bone. Ni akceptis la donacon de ili. Mi montris ilian donacon al la patro. Morgaŭ mi ilin renkontos. Al mi estas interese, ĉu venos iliaj amikoj.

  1. Перакладзіце сказы. Звярніце ўвагу, што прыназоўнік al не заўсёды перакладаецца.

Mi iras al mia amiko Nikolao. Mi volas rakonti al vi novan historion. Anatolo kaj lia amiko veturas al Viktoro. Nikolao aĉetis al mi interesan libron. Vi povas veturi al ili per aŭtobuso numero tri. Al ili estas tre interese aŭskulti radion en Esperanto.

  1. Перакладзіце сказы. Вызначце, у якіх выпадках у эсперанта выкарыстоўваецца загадны лад дзеясловаў, а ў беларускай мове — не. Звярніце ўвагу на адпаведнік у эсперанта беларускаму словазлучэнню «няхай жыве».

Anatolo, lernu novajn vortojn! Amikoj, aŭskultu interesan historion! Nikolao, ne babilu multe! Anatolo kaj Viktoro, venu al mi morgaŭ! Ni komencu nian lecionon! Ili rakontu, kion interesan ili vidis en Francio! Li traduku novan tekston! Oni lernu kaj kantu novan kanton! Mikaelo, mi venu al vi morgaŭ, se vi ne estas kontraŭ. Mi ne havas novan tekston, vi petu ĝin ĉe Viktoro! Mi volas, ke vi venu al mi morgaŭ. Nikolao deziras, ke vi nepre vizitu lin. Sergeo petis, ke mi rakontu al li novan anekdoton. Mi diris, ke li nepre aĉetu tiun ĉi libron al mi ankaŭ. Nikolaj Petroviĉ ordonis, ke ni nepre traduku la tekston. Oni esprimis deziron, ke mi veturu al Esperanto-kongreso. Mi donis al vi la revuon, por ke vi legu novan rakonton en ĝi. Ĉu vi deziras, ke mi legu kaj traduku la tekston? Vivu paco en la tuta mondo! Vivu amikeco inter la popoloj! Vivu Esperanto, la lingvo de paco kaj amikeco! Legu la tekston! Bonvolu legi la tekston! Rakontu ankoraŭ unu interesan historion! Bonvolu rakonti ankoraŭ unu interesan historion! Aĉetu por mi iun interesan libron! Bonvolu aĉeti por mi iun interesan libron!

  1. Перакладзіце сказы з дзеясловамі ўмоўнага ладу.

Mi dezirus al vi rakonti unu interesan historion. Kiel mi dezirus nun esti hejme! Se vi volus min vidi, vi nepre venus al mi hejmen. Se mi havus vian adreson, mi nepre skribus al vi la leteron el Londono. Mi volonte tralegus ĉi tiun libron, se vi al mi ĝin pruntedonos. Mi volus ekvidi lian vizaĝon hodiaŭ!

  1. Перакладзіце сказы, звярніце ўвагу на займеннікі і іх пераклад.

Nikolao renkontis min kaj mian amikon. Mi renkontis Nikolaon kaj lian amikon. Mi nepre invitos vin kaj vian najbaron al mi hejmen. Viktoro demandis ŝin kaj ŝiajn amikojn pri iliaj aferoj. Venu kaj aŭskultu nin en nia festa koncerto en nian kulturpalacon! Mi nepre devas vidi ilin kaj iliajn amikojn en iliaj hejmoj.

  1. Перакладаючы сказы, звярніце ўвагу на тое, як уплываюць суфіксы на змяненне значэння слоў.

Nikolao sidas. Anatolo staras. Nikolao sidigas lin apud si. Anatolo sidiĝas tre nevolonte. — La mantelo de Andreo ne estas tute pura. Andreo purigas sian mantelon. Sed la mantelo puriĝas tre malbone. — La patrino trovis por sia filino bonan edzon kaj volas edzinigi ŝin, sed la filino ne volas edziniĝi al ĉi tiu viro, ĉar ŝi tute ne amas lin. — Kiam ruĝiĝas la virino? Tiam kiam ŝi hontas! Kaj kiam hontas la viro? Tiam, kiam li ruĝiĝas! Sed ruĝigi la viron ne estas simple entute!

  1. Выпішыце сказы з простымі дзеясловамі асобна і з займеннікавымі дзеясловамі асобна. Перакладаючы сказы, вызначце розніцу ў перакладзе першай і другой групы дзеясловаў.

Mi razas min matene, vi razas vin tage, sed li, Anatolo, razas sin vespere. Mi razas vin kun la granda plezuro. Vi razu lin nepre, ĉar li ne povas razi sin memstare. Li, Anatolo, razu lin, Nikolaon, hodiaŭ kaj mi razos lin morgaŭ. Ni razas nin ĉiutage, sed vi razas vin nur ĉiun duan tagon, sed ili razas sin entute unufoje dum semajno. Ni razu vin aŭ vi preferas fari tion memstare? Vi razu min laŭvice! Ili razu vin ĉiutage!

  1. Прачытайце сказы і звярніце ўвагу на пераклад прыметнікаў і прыслоўяў у вышэйшай і найвышэйшай ступені параўнання.

Kiu el viaj amikoj estas pli diligenta, Andreo aŭ Nikolao? Nikolao estas pli diligenta ol Andreo. — Kiu estas pli kapabla, Viktoro aŭ Anatolo? Anatolo estas pli kapabla. — Kiu el vi estas la plej kuraĝa? Certe, Ivano estas la plej kuraĝa el ni. — Kiu el ili estas la plej bela? Sendube, Nina estas la plej bela el ili. — La plej interesan verkon mi ankoraŭ ne tralegis. — Ĉu vi scias, kiu saltis la plej alten en la mondo? — Zina bone parolas en Esperanto, ŝia amikino Vera parolas tamen pli bone en Esperanto, sed la plej bone parolas en Esperanto certe Nataŝa. — Bonega amiko, ĉu li vere estas la plej bona?!

  1. Прагледзеўшы табліцу займеннікаў і прыслоўяў (гл. 11), перакладзіце наступныя сказы.

Kien ni iros promeni? — Mi ne scias kien. Tien aŭ ĉi tien. Ien ajn. — Kiu volas legi? Ĉu neniu? Iu tamen devas legi! — Kie li estas? Mi vidas lin nenie! Kaj ĉie estas malordo! Eble li iris tien… mi ne scias kien. Eble tien ĉi, kiu al mi diros? Tamen ie li devas esti! Mi devas lin serĉi ĉie, mi devas lin trovi ie ajn! — Ĉu ĉi tio estas granda plezuro: ĉion aŭdi, ĉion vidi, ĉion scii? — Kiomas? Kiomas? Kiomfoje vi kiomasdiros? Necesas diri klare: Kioma horo estas? — Tamen «Kiomas?» estas pli mallonge kaj pli simple, ĉu vi tion ne komprenas? — Kiu ŝtelis mian monujon? Dio scias kiu! Eble tiu ĉi knabo? Aŭ tiu knabino? Tamen iu ŝtelis ĝin kaj ĉiun oni povas suspekti! Ho! Neniu povas helpi min!

  1. Перакладзіце сказы. Звярніце ўвагу на пераклад дзеепрыметнікаў.

La leganta ĵurnalon junulo atendis iun. La staranta apude viro altiris mian atenton. La kuŝanta en lito malsanulo mallaŭte ĝemis. Mi rimarkis alproksimiĝantan homon. La enirinta ĵus homo sin nomis, li estis esperantisto el Vitebsk. La venonta gaste al ni homo estas bone al vi konata. La bone konataj vortoj estas facile rekoneblaj en la teksto. La konitan iam lingvon estas facile reekmemori. La aplikotaj tekstoj estas tre facilaj.

  1. Параўнайце сказы, у якіх адзін і той жа час дзеяння перадаецца рознымі граматычнымі і лексічнымі сродкамі.

  2. Kiam mi venas al vi, vi ĉiam estas leganta ion. — Kiam mi venas al vi, tiutempe vi ĉiam legas ion. 2. Kiam mi venas al vi, vi ĉiam estas leginta ion. — Kiam mi venas al vi, okazas, ke vi ĉiam jam ion tralegis. 3. Kiam mi venas al vi, vi ĉiam estas legonta ion. — Kiam mi venas al vi, vi ĉiam nur preparas vin legi ion. 4. Kiam mi eniris en la ĉambron de Viktoro, li estis dormanta. — Kiam mi eniris en la ĉambron de Viktoro, li tiutempe dormis. 5. Kiam mi eniris en la ĉambron de Viktoro, li estis dorminta. — Kiam mi eniris en la ĉambron de Viktoro, li jam findormis. (…li jam ĉesis dormi. …li jam vekiĝis.) 6. Kiam mi eniris en la ĉambron de Viktoro, li jam estis dormonta. — Kiam mi eniris en la ĉambron de Viktoro, li jam preparadis sin dormi (…estis en lito. …volis dormi. …estis preta dormi.) 7. Kiam vi venos al mi, mi estos tradukanta la tekston. — Kiam vi venos al mi, mi tradukados en tiu momento la tekston. 8. Kiam vi venos al mi, mi estos tradukinta la tekston. — Kiam vi venos al mi, mi tradukos jam la tekston. 9. Kiam vi venos al mi, mi estos tradukonta la tekston. — Kiam vi venos al mi, mi nur preparos min traduki la tekston (en tiu momento mi nur eksidiĝos ĉe la tablo traduki la tekston). 10. Se vi venus al mi, ni kune estus tradukantaj la tekston. — Se vi venus al mi, ni kune tradukadus (eble eĉ ne tutan) tekston. 11. Se vi venus al mi, ni kune estus tradukintaj la tekston. — Se vi venus al mi, ni kune tradukus la tekston, ĉar sen vi mi eble ne sukcesos tion fari.

  3. Параўнайце канструкцыі сказаў. Перакладзіце сказы на беларускую мову.

  4. Ĉi tie oni konstruas novan kulturpalacon. — Ĉi tie estas konstruata nova kulturpalaco. 2. Mi tralegis jam ĉi tiun libron. — Ĉi tiu libro estas jam tralegita de mi. 3. Ni preparos novan koncerton dum unu monato. — Nova koncerto estos preparita dum unu monato. 4. Ni preparados nian koncerton tre zorgeme. — Nia koncerto estos preparata tre zorgeme. 5. Ni preparos nian novan koncerton nur post la reveno de nia gvidistino. — Nia nova koncerto estos preparota nur post la reveno de nia gvidistino. 6. Oni eldonis mian libron ĉi-jare. — Mia libro estas eldonita ĉi-jare. 7. Oni eldonos baldaŭ novan revuon en Esperanto. — Baldaŭ estos eldonita nova revuo en Esperanto. 8. Sergeo diris, ke li skribis la leteron antaŭ du monatoj. — Sergeo diris, ke la letero estas skribita antaŭ du monatoj.