1. Mi lernas Esperanton
Mi estas Viktoro Ivanoviĉ Volski. Viktoro estas mia voknomo (antaŭnomo), Ivanoviĉ estas mia patronomo kaj Volski estas mia familia nomo (familinomo). Mi lernas Esperanton. Mi lernas la internacian lingvon en la rondeto, kiun organizis esperantista klubo ĉe la urba kulturpalaco.
Nun mi staras apud la kulturpalaco kaj atendas mian amikon Nikolao. Li venis kun sia amikino Vera. Mi salutas mian amikon Nikolao kaj lian amikinon Vera. Kaj ni kune iras en la kulturpalacon. Hodiaŭ estas nia dua leciono.
Kaj jen ni sidas ĉe la tabloj en la granda ĉambro kaj atendas. En la ĉambron eniras Sergej Petroviĉ.
— Bonan vesperon! — li diras.
— Bonan vesperon! — ni respondas.
Sergej Petroviĉ komencas la lecionon. Li instruas al ni Esperanton. Li eksplikas la gramatikajn regulojn kaj skribas novajn vortojn sur la tabulo. Ni kopias la novajn vortojn en niajn kajerojn. Poste ni faras ekzercojn. Ni prenas ekzemple la substantivon «amiko», ŝanĝas en ĝi la finan literon «o» je «a» kaj ricevas la adjektivon «amika». Aŭ ni prenas la verbon «kanti», ŝanĝas en ĝi la finan literon «i» je «o» kaj ricevas la substantivon «kanto». Se ni prenos la substantivon «vespero» kaj ŝanĝos en ĝi la finan literon «o» je «e», ni ricevos adverbon «vespere». Por formi novajn vortojn ni uzas ankaŭ prefiksojn kaj sufiksojn. Ni prenas la vorton «granda» kaj prefikson «mal-» kaj formas la novan vorton «malgranda». Aŭ ni prenas la vorton «studento» kaj la sufikson «-in-» kaj formas la novan vorton «studentino». Poste ni prenas la vorton «lerni» kaj la vorton «ĉambro» kaj kunmetas el ili la novan vorton «lernoĉambro». En la fino de la leciono ni legas la tekston kaj tradukas ĝin. Sergej Petroviĉ proponas al ni respondi liajn demandojn:
— Ĉu vi volonte lernas Esperanton?
— Ĉu vi diligente lernas Esperanton?
— Ĉu Esperanto estas facila lingvo?
Kaj ni respondas al Sergej Petroviĉ:
— Esperanto estas tre facila kaj bela lingvo, sed dum la lecionoj ne estas facile. Dum la lecionoj estas eĉ tre malfacile. Estas necese memorfiksi multajn novajn vortojn kaj gramatikajn regulojn. Tamen ni diligente lernos, ĉar ni volas baldaŭ bone paroli en Esperanto.
- La jaro
Ĉiu jaro konsistas el dekdu monatoj. Ĉiu monato havas sian propran nomon. La nomoj de la monatoj estas: januaro, februaro, marto, aprilo, majo, junio, julio, aŭgusto, septembro, oktobro, novembro, decembro. La monatoj januaro, marto, majo, julio, aŭgusto, oktobro kaj decembro havas po tridek unu tagoj. La monatoj aprilo, junio, septembro kaj novembro havas po tridek tagoj. Kaj la februaro estas la plej mallonga monato de la jaro: ĝi kutime havas po dudek ok tagoj. Sed en superjaro ĝi estas je unu tago pli longa kaj havas dudek naŭ tagojn.
Krome, ĉiu jaro konsistas el kvindek du semajnoj, kaj ĉiu semajno konsistas el sep tagoj. Ĉiu tago havas ankaŭ sian propran nomon. La nomoj de la semajnotagoj estas: lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato kaj dimanĉo. Kutime lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo kaj vendredo estas labortagoj, sed sabato kaj dimanĉo estas kutime ripoztagoj.
- La tagnokto (diurno)
Mateno, tago, vespero kaj nokto formas la tagnokton (diurnon). Oni dividas la tagnokton, kiun oni kromnomas diurno, je dudek kvar horoj, ĉiun horon — je sesdek minutoj kaj ĉiun minuton — je sesdek sekundoj. Je la dekdua horo nokte estas meznokto aŭ noktomezo. Je la dekdua horo tage estas tagmezo aŭ meztago.
Por scii la precizan tempon ĉiu el ni havas la propran horloĝon. Ekzistas diversaj specoj de horloĝoj: brakhorloĝoj, poŝhorloĝoj, vekhorloĝoj, murhorloĝoj ktp (kaj tiel plu).
Tiu, kiu ne havas propran horloĝon, kutime devas demandi aliajn:
— Kioma horo estas? aŭ tute simple: kiomas?
Kaj oni respondas al li aŭ al ŝi:
— Estas precize la dua.
— Estas la dua kaj duono.
— Estas kvarono antaŭ la tria.
— Estas kvarono post la tria.
— Estas dudek minutoj antaŭ la kvara.
— Estas dudek kvin minutoj post la kvara.
— Estas la kvina kaj tridek kvin minutoj.
Okazas ankaŭ, ke oni forgesas, kiu dato aŭ tago estas hodiaŭ. Tiam oni demandas:
— Kiun daton ni havas hodiaŭ? Aŭ: kiu dato estas hodiaŭ?
Kaj oni respondas:
— Hodiaŭ ni havas la dekokan de septembro.
Kiam oni demandas:
— Kiu tago estas hodiaŭ, ĉu estas mardo hodiaŭ?
Oni respondas:
— Jes, hodiaŭ estas mardo.
— Ne, hodiaŭ estas merkredo.
- Ni korespondas en Esperanto
Hodiaŭ mi estas tre ĝoja. Mi estas ricevinta la leteron el Bulgario. Nekonata al mi bulgara amikino estis skribinta al mi. Jen estas ŝia letero:
Sofio, la 5-an de septembro.
Kara belarusa amiko!
Vi ne konas min kaj scias pri mi nenion. Ankaŭ mi scias pri vi preskaŭ nenion. Simple mi trovis vian adreson en la revuo «Bulgara esperantisto», en la rubriko «Korespondi deziras» kaj decidis skribi al vi.
Mi dezirus korespondi kun vi kaj esperas, ke nia korespondado estos interesa por ni ambaŭ kaj ke ĝi daŭros longe.
Kara amiko! Bonvolu skribi al mi, pri kio vi interesiĝas kaj kion vi kolektas. Mi mem interesiĝas pri moderna muziko. Mi ankaŭ ŝatas kanti modernajn kaj malnovajn popolajn kantojn. Ankaŭ multaj vialandaj kantoj estas bone konataj al mi.
Bonvolu respondi baldaŭ.
Via nova bulgara amikino Nonka.
Mi sidiĝas apud la tablo kaj estas skribonta la respondon. Mi prenas puran folieton da papero kaj komencas pensi: kion mi skribu al Nonka? Nu bone; mia unua letero al Nonka ne estu longa. Kaj mi komencas skribi:
Minsk, la 2-an de oktobro.
Kara bulgara amikino Nonka!
Mi kore dankas vin pro via letero el la 5-a de septembro, kiun mi ĵus estas ricevinta. Nun mi estas sidanta ĉe la tablo kaj respondanta al vi.
Via letero vere ĝojigis min. Mi volonte korespondos kun vi. Mi ankaŭ volonte korespondus kun geesperantistoj el aliaj landoj, sed dume mi ne havas adresojn.
Vi demandas min, pri kio mi interesiĝas kaj kion mi kolektas. Jes, mi ankaŭ interesiĝas pri moderna muziko. Kaj ankaŭ pri sporto. Mi ankaŭ ŝatas belarusajn popolajn kantojn. Ankoraŭ mi interesiĝas pri Esperanto-movado en diversaj landoj, pri Esperanto-literaturo kaj pri historio de Esperanto. Mi kolektas malnovajn Esperanto-revuojn, magazinojn, bultenojn, gazetojn kaj ĵurnalojn. Malgraŭ mi ankoraŭ estas komencanto, mi jam havas tutan stokon da diversaj periodaĵoj en Esperanto aŭ pri Esperanto.
Atendante vian baldaŭan respondon, mi kore deziras al vi ĉion la plej bonan.
Sincere kaj amike Viktoro.
- Esperanta festotago
En la jaro 1927 Julio Baghy (legu: badj´), hungara esperantista poeto kaj klasikulo, proponis, ke en la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof, la 15-an de decembro, ĉiujare estu festata la tago de Esperanto-libro. La Universala Kongreso de Esperanto, okazinta la saman jaron en Danzig, unuanime aprobis la proponon de Julio Baghy. Kaj jam en la jaro 1927 estis aranĝitaj multaj libro festoj en esperantistaj kluboj en la plej diversaj lokoj de la tuta mondo. Post tiam pasis jardekoj, sed kiel antaŭe esperantistaj kluboj, restante fidelaj al siaj tradicioj, ĉiujare aranĝas en la unua duono de decembro imponajn festojn de Esperanto-movado.
Ankaŭ ĉi-jare en nia esperantista klubo estas preparata solena vespero. Unu kamarado preparas prelegon pri atingoj de Esperanto-movado dum lastaj jaroj, alia kamarado preparas raporton pri la agado de nia esperantista klubo dum la lasta jaro. Kaj ĉiuj ni kune preparas la amatoran artan programon por la solena vespero. Ekzemple, Nikolao preparas sin elpaŝi kun deklamado de fabloj kaj poemoj. Mia amiko Sergeo preparas sin danci iun eksterlandan dancon. Lia amikino Nina preparas sin kanti belarusajn popolajn kantojn, tradukitajn en Esperanton.
Dum la vespero ĉeestos ankaŭ neesperantista publiko kaj tial ni preparas nin serioze kaj fundamente.
- La jarsezonoj
La printempo. Ĉiu jaro havas 4 jarsezonojn. La jarsezonoj nomiĝas: printempo, somero, aŭtuno kaj vintro.
La plej bela sezono de la jaro estas certe la printempo. En poezio por nomi ĝin ekzistas eĉ aparta pli belsona vorto: primavero.
Printempe la naturo vekiĝas post la vintro. En marto kaj aprilo la neĝo degelas. Kaj poste aperas la nova herbo kaj la unuaj printempaj floroj — galantoj. Sur la arboj kaj arbustoj aperas la unuaj verdaj folietoj. En la ĉielo brilas la suno.
Printempe birdoj revenas de sudaj landoj kaj la arbaro pleniĝas per iliaj triloj. La vetero plivarmigas de tago al tago.
En majo okazas la unua fulmotondro. Komence la ĉielo kovriĝas per pezaj obskuraj nuboj, poste fulmas kaj tondras kaj fine komencas pluvi.
Printempe vilaĝanoj havas multe da laboro en kampoj kaj ĝardenoj. Ili semas cerealojn kaj plantas legomojn. En kamparo tage kaj nokte laboras traktoroj.
La somero. Post la printempo venas la somero kun seka vetero kaj varmego. Sed tamen ankaŭ somere de tempo al tempo pluvas. Fulmotondro ofte antaŭas la someran pluvon. Sed ankaŭ povas okazi, ke post la fulmotondro ne pluvas, sed hajlas. Kaj la hajlo somere estas la plej maldezirata de vilaĝanoj fenomeno de la naturo.
La urbanoj ŝatas ripozi somere ekster la urbo, ĉe la bordo de rivero aŭ de maro, kie ili metas siajn tendojn. Multaj urbanoj ŝatas ripozi dum sia forpermeso ie ajn en la sudo de nia lando.
Sed la vilaĝanoj neniam havas dum somero forpermeson, ĉar ili somere havas plenplenajn manojn da laboro en kampoj kaj en propraj legomĝardenoj.
En julio kaj aŭgusto lernejanoj kaj studentoj havas somerajn feriojn. Multaj lernantoj dum someraj ferioj havas eblecon ripozi en pionirtendaroj. Aliaj helpas al siaj gepatroj en kampoj kaj legomĝardenoj, se temas pri vilaĝaj lernantoj, kaj urbaj lernantoj pasigas siajn somerajn feriojn diversmaniere. Unuj restas hejme, aliaj frekventas urbajn pionirtendarojn ĉe la lernejoj, kie ili lernas, la triaj veturas al siaj geavoj en vilaĝojn, la kvaraj ripozas en la vilaĝdomoj de siaj gepatroj.
Studentoj pasigas siajn somerajn feriojn ankaŭ diversmaniere: unuj preferas turismajn ekskursojn tra la lando, aliaj preferas labori en studentaj laborbrigadoj, la triaj serĉas por la ferioj ian laboron por perlabori por siaj bezonoj ian sumon da mono.
L a aŭtuno. La 1-an de septembro la lernantoj komencas lerni en siaj lernejoj kaj la studentoj komencas studi en siaj universitatoj, institutoj, teknikumoj, profesiaj lernejoj ktp (kaj tiel plu). La 1-an de septembro, tiu dato kvazaŭ oficiale substrekas: hodiaŭ komenciĝis aŭtuno!
En aŭtuno la tagoj iĝas pli mallongaj kaj la noktoj pli longaj. Sed kamparanoj havas ankoraŭ pli da laboro en kampoj kaj en iliaj legomĝardenoj ol printempe kaj somere. Ja kiu bone rikoltas aŭtune, tiu bone manĝas vintre. Rikolti iĝas tamen pli kaj pli malfacile, ĉar komenciĝas tedaj aŭtunaj pluvoj, kiuj malhelpas pli diligente rikolti. Vilaĝanoj laboras streĉe, sed al ili tamen necesas helpi. Kaj oni helpas al ili. Lernantoj kaj studentoj, ofte eĉ laboristoj el urbaj fabrikoj kaj uzinoj.
Aŭtune arbaro tute ŝanĝas sian aspekton. Ĝin oni ne plu povas rekoni. Ĝi staras mirinde diverskolora, belega en sia strange malvarma kaj malgaja aŭtuna beleco sen birdaj kantoj, kiuj rapidas forflugi suden.
Malgajan aspekton havas ankaŭ herbejoj. Ili ne plu ĝojigas vin per belaj floroj. Eĉ herbo iel sekiĝis kaj flaviĝis.
Kaj en novembro venas unuaj frostotagoj.
La vintro. Kaj jen venas vintro, por unuj dezirata kaj jam delonge atendata, por aliaj — atendata, sed entute ne dezirata. Sed la plej ofte ĝi venas tute neatendite, kiam la blanka neĝo kovrilo kaŝas de ni la teron subite dum iu nokto.
Dum vintro ofte frostas, kaj ni ja estas alkutimigitaj al tio, sed ni preferas pli la tagojn, kiam neĝas kaj la frosto ne estas tiom forta.
Vintre arbaro staras ia mistera kaj enigma, iel timige bruas kvazaŭ ĝi estas malkontenta pro blankneĝa ornamo.
Vintre estas la plej bela festo: la Nova Jaro. Tiun feston preterlasas neniu. Ĝi estas komuna por ĉiuj: kaj por katolikoj, kaj por ortodoksoj, kaj por protestantoj, kaj por sendiuloj kaj ateistoj. Ĉiuj ĝojas al tiu festo, junaj kaj maljunaj, infanoj kaj plenkreskuloj, viroj kaj virinoj. En hejmoj oni aranĝas novjaran aŭ kristnaskan arbon, en Belarusio tio estas abieto. En urboj sur placoj oni starigas kaj ornamas grandajn abiojn. Ili altiras atenton plej unue per siaj diverskoloraj elektraj lampetoj.
Dum vintro la gelernantoj havas vintrajn feriojn. Dum tagoj ili povas libere kaj senzorge glitumi kaj skii aŭ veturi per sledoj. Certe preskaŭ ĉiu familio, en kiu estas infanoj, havas proprajn glitveturilojn.
Sed kiom ajn oni ŝatus la vintron, al marto ĝi jam tedas al ni kaj ni senpacience komencas atendi printempon.
- La familio
Mi nomiĝas Viktoro Ivanoviĉ Volski. Mia patrolando estas Belarusio. Mi loĝas en Minsk, ĉefurbo de mia patrujo.
Mia familio ne estas granda. Ĝi konsistas el kvar personoj: mi, mia edzino kaj du niaj infanoj.
Mi estas 35-jara viro. Mi laboras en uzino kiel simpla laboristo. Mi perlaboras bonan salajron kaj estas kontenta el mia laboro.
Mia edzino Vera estas 29-jara virino. Ŝi laboras en mezlernejo. Ŝi estas instruistino. Ŝi instruas la matematikon kaj fizikon.
Niaj infanoj ankoraŭ estas malgrandaj. Mia filo Nikolao estas 9-jara knabo kaj lernas nun en lernejo. Nia filino Nataŝa estas 5-jara knabino kaj ankoraŭ ne lernas. Ŝi frekventas infanĝardenon. Mi kaj mia edzino Vera, ni tre amas niajn gefilojn, kiuj estas tre ĉarmaj kaj tre saĝaj geknaboj.
Miaj gepatroj kaj tiuj de mia edzino loĝas aparte de ni, sed ili de tempo al tempo vizitas nin. Ili ĉiam kunportas por siaj genepoj donacetojn kaj nature niaj gefiloj ĉiam estas ĝojaj al la alveno de siaj geavoj.
- Miaj gepatroj
Miaj gepatroj loĝas ankaŭ en Minsk, tamen aparte de mia familio. Ni ofte vizitas ilin en ilia hejmo dum festoj aŭ simple dum libertagoj — sabate aŭ dimanĉe.
Mia patro estas 62-jara viro. Li estas pensiulo. Sed li ne volas resti hejme sen laboro. Sekve li daŭrigas labori. Li laboras kiel gardisto en unu entrepreno.
Mia patrino estas 57-jara virino. Ŝi ankaŭ estas pensiulino. Ŝi mastrumas hejme kaj zorgas pri la familio kaj hejmo. Ŝi diras, ke ŝi havas sufiĉe da laboro hejme.
Miaj gepatroj loĝas kun mia malpliaĝa fratino. Mia fratino Nina estas 5 jarojn malpliaĝa ol mi. Ŝi loĝas en aparta ĉambro kun sia edzo kaj bebo, malgranda knabineto Anĝela kaj nia Nataŝa estas ŝia kuzino. Anĝela komencas jam iomete paroli kaj niaj infanoj ŝatas ludi kun ŝi. Nataŝa lulas ŝin en la lulilo kaj kantas al ŝi siajn lulkantojn. Kaj Nikolao preferas rakonti al ŝi fabelojn.
- Miaj bopatroj
Miaj bopatroj, t. e. (tio estas) la gepatroj de mia edzino, loĝas en vilaĝo, ne tre malproksime de Minsk. Ili ankoraŭ ambaŭ laboras en kolĥozo. Do la mastrumadon hejme prizorgas la avino de mia edzino, t. e. la praavino de miaj infanoj. Ni ofte vizitas ilian vilaĝon, precipe printempe, somere kaj aŭtune.
Por niaj infanoj en vilaĝo estas ĉiam interese kaj ili tre ŝatas tien veturi. Tial ili ofte tedas al ni per demandoj:
— Paĉjo, kiam ni denove vizitos niajn geavojn en vilaĝo?
— Panjo, kiam ni denove veturos en vilaĝon?
La vilaĝo, kie loĝas miaj bopatroj, troviĝas en tre bela loko: apud la vilaĝo estas negranda rivereto en pitoreska arbaro, kien niaj gefiloj ŝatas promeni. Al ili ankaŭ tre plaĉas naĝi en la rivereto dum varmegaj someraj tagoj.
Tre interesaj por niaj gefiloj ŝajnas ankaŭ la vilaĝaj vesperoj. En la ĥaton de miaj bopatroj venas genajbaroj. Oni komencas babili, ŝerci kaj kanti malnovajn belarusajn popolajn kantojn, kiujn niaj gefiloj Niĉjo kaj Nanjo ne povas ekaŭdi en la urbo.
Du tagoj de ripozo tamen pasas tre rapide kaj ni devas reveni hejmen. Kaj niaj infanoj revenas en Minskon ĉiam kun… ploro.
- La loĝejo
Antaŭ kelkaj monatoj Viktoro Volski ricevis novan triĉambran loĝejon. Lia nova loĝejo troviĝas en nova urboparto, en larĝa kaj bela avenuo. Kaj antaŭe ili loĝis en la centro de la urbo, en Janka-Kupala-strato.
Malgraŭ nun li loĝas iom malproksime de la centro de la urbo, li estas kontenta per sia nova loĝejo. Sed kial do? Por respondi ĉi tiun demandon ni faru malgrandan ekskurson tra la nova loĝejo de Viktoro.
Jen ni staras apud bela 9-etaĝa konstruaĵo. Ĝi estas konstruita ĉi-jare, sed la tuta teritorio ĉirkaŭ la domo estas jam ordigita. Ĉie estas metita la asfalto. Ankoraŭ printempe estas plantitaj junaj arbetoj kaj arbustetoj.
Jen estas la kvara enirejo. Ni eniras kaj premas la butonon de lifto, eniras en ĝin kaj veturas ĝis la sesa etaĝo. Jen antaŭ ni estas la pordo kun la loĝejnumero 268. Ni premas la butonon de la elektra sonorilo. La pordon malfermas Viktoro mem. Li certe estas tre ĝoja al nia alveno. Ni salutas lin kaj eniras en la antaŭĉambron. La antaŭĉambro ne estas granda, tamen en ĝi ni vidas vestoŝrankon kaj ŝranketon por ŝuoj. Sur la muro pendas granda spegulo. Apud la pordo estas vestopendigilo. El la antaŭĉambro apartaj pordoj lasas vin eniri en la infanĉambron, en komunan ĉambron (halon), en la dormoĉambron de la gepatroj, en la kuirejon, en la necesejon kaj en la banĉambron.
Jen ni eniras en la infanĉambron. Ĉi tie staras du litetoj, unu por Nikolao kaj alia por Nataŝa. Apud la fenestro staras malgranda tableto, ĉe kiu Nikolao preparas siajn hejmotaskojn. Apud la tableto, en angulo, staras etaĝero kun lernolibroj kaj legolibroj de Nikolao. Sur la etaĝero troviĝas ankaŭ liaj kajeroj kaj albumo por desegnado. Ĉio estas ĉi tie en ordo: Nikolao estas tre akurata knabo.
En alia angulo estas tute malgranda tableto kaj same malgranda seĝeto por Nataŝa. Ĉi tie ni vidas kelkajn pupojn kaj tutan aron da diversaj ludiloj de Nanjo.
Sur la planko en la infanĉambro estas granda tapiŝo, kaj sur la muroj estas kelkaj infanbildoj.
Ni eliras el la infanĉambro kaj direktas nin en la komunan ĉambron, kiun oni nomas ĉe ni plej ofte «halo». La mebloj en ĝi estas tute aliaj. En la angulo, apud la fenestro staras televidilo sur speciala tableto. Apud la pordo ĉe la muro staras divano. Sur la muro dekstre estas granda bildo: pitoreska pejzaĝo kun akvofalo. Tio estas fototapetoj, produktitaj en Jugoslavio. Maldekstre ĉe la muro staras libroŝranko el tri sekcioj. Meze de la ĉambro staras gazettableto kaj du foteloj.
La sekva ĉambro estas la dormoĉambro de la gepatroj. En tiu ĉi ĉambro la mebloj estas pli modestaj ol en la komuna ĉambro. Ĉi tie staras du litoj, vestoŝranko, tualettableto de Vera, skribotablo de Viktoro kaj du seĝoj. Kiel ni povas konstati, la dormoĉambro de Viktoro ofte servas al li kiel laborĉambro.
Kaj laste ni eniras en la kuirejon. Ĉi tie troviĝas gasforno, malvarmigejo, manĝotablo kaj kvar taburetoj. Apud la gasforno sur la planko staras ŝranketo. Sur la muro dekstre ankaŭ pendas la kuirejaj ŝranketoj kaj maldekstre — la sekigilo por manĝilaro super la lavtablo. En la sekigilo sekiĝas teleroj, supujoj, kruĉetoj, tasoj, forkoj kaj kuleroj.
Ĉe la forno klopodas Vera, la edzino de Nikolao. Ŝi volas nin regali: ni ja estas gastoj!
Ni rigardas tra la fenestro. El la kuirejo de Viktoro ni vidas aŭtobusan haltejon kaj pli malproksime multetaĝajn konstruaĵojn, larĝan straton, en kiu veturas aŭtobusoj kaj trolejbusoj, grandaj kaj malgrandaj aŭtomobiloj.
Vera invitas nin al la tablo, regalas nin kaj ni foriras el la gastama hejmo nur vespere.
- Nia labortago
Ĉiutage Viktoro levas sin je la 7-a horo matene. Li vekiĝas kutime memstare. Sed iafoje lin vekas lia edzino, kiu levas sin kutime pli frue ol ŝia edzo. Tamen kiam li devas sin levi ankoraŭ pli frue, li streĉas la vekhorloĝon.
Vekiĝinte, li eksaltas el la lito kaj komencas sian maten gimnastikon, kiun li faras dum 10—15 minutoj. Poste li direktas sin en la banĉambron. Se estas necese, li razas sin. Kutime li razas sin ĉiun duan tagon. Poste li purigas la dentojn per la dentobroso kaj lavas sin. Viktoro havas bonan kutimon sin lavi ĝis la zono per malvarma akvo. Poste li viŝas sin per viŝtuko kaj revenas en sian dormoĉambron. En la dormoĉambro li vestas sin. Komence li vestas la ĉemizon kaj poste la pantalonon.
Je la 7-a kaj duono la tuta familio eksidas ĉe la tablo. La matenmanĝo kutime ne daŭras longe. Precize je la 8-a horo la tuta familio eliras el la loĝejo kaj oni direktas sin al la lifto. Elirinte el la domo ĉiu iras sian vojon. Nikolao direktas sin al la lernejo memstare: li ja estas jam granda knabo! La patrino kun la filino direktas sin al la infanĝardeno, kie la patrino lasos la knabinon kaj plu iros al sia laborloko, en la lernejon, kie ŝi instruas la matematikon kaj fizikon. La infanĝardeno estas en la najbara korto kaj la lernejo de la patrino ankaŭ estas proksime. Do ŝi iras tien perpiede. Kaj Viktoro direktas sin al la aŭtobusa haltejo. Per aŭtobuso li veturas ĝis sia uzino dum 15 minutoj.
En la uzino Viktoro laboras dum ok horoj, ekde la 9-a matene ĝis la 6-a vespere kun unuhora interrompo por tagmanĝo. Por la tagmanĝo Viktoro ne revenas hejmen, ĉar li tagmanĝas en la uzina kantino.
Kiam Viktoro revenas el la uzino, lia tuta familio estas jam hejme. La infanoj renkontas la patron kun la ĝojkrioj. Viktoro ĉiam revenas el la laboro pli malfrue, ĉar post laboro li ankoraŭ sin lavas en la uzina duŝejo.
Je la 8-a horo vespere la tuta familio vespermanĝas kune. Post la vespermanĝo la patrino restas en la kuirejo por lavi la manĝilaron: telerojn, tasojn, forkojn kaj kulerojn. Viktoro kun infanoj iras en la komunan ĉambron. Tie li kontrolas, kiel Nikolao estas plenuminta la lernejajn hejmo taskojn kaj klarigas al la filo tion, kion Nikolao miskomprenis aŭ ne sufiĉe klare komprenis en la lernejo. Kaj jen la patrino ankaŭ venas el la kuirejo kaj la tuta familio eksidas ĉe la televidilo.
Je la 9-a horo la patrino enlitigas la gefilojn kaj la geedzoj restas solaj por spekti la televidprogramon aŭ legi kune iun interesan artikolon en ĵurnalo.
Je la 11-a horo ili enlitiĝas ankaŭ.
- Ripoztagoj
Sabate. Hodiaŭ estas sabato. La tuta familio de Viktoro vekiĝas kiel kutime je la 7-a horo matene. Kiel ĉiutage la filo de Viktoro Nikolao iras en la lernejon. La edzino de Viktoro iras en la lernejon ankaŭ. Hodiaŭ ŝi havas kutiman labortagon. Sed Viktoro hodiaŭ ne laboras, li havas sabate plej ofte libertagon. Do li restas hejme kun la filino. Tamen li levas sin kiel ĉiuj je la 7-a horo. Li faras sian kutiman maten gimnastikon. Kiam Nikolao kaj Vera foriras, Viktoro komencas ion fari. Unue li ripetas lecionojn de Esperanto. Poste li prenas la leterojn de siaj leteramikoj el eksterlando kaj relegas ilin. Li havas jam sufiĉe multe de geko respondantoj el pluraj landoj de Eŭropo, Azio kaj Ameriko. Nur en Afriko kaj Aŭstralio li havas neniun korespondanton. Traleginte la leterojn, li komencas respondi ilin. Kiam li finas la leterskribadon, vekiĝas lia filino. Viktoro nutras ŝin, vestas ŝin, vestas sin mem kaj ili eliras iomete promeni. Preterirante la poŝtoficejon, ili eniras en ĝin kaj enmetas la leterojn en la poŝtkeston.
Reveninte hejmen post la promenado, Viktoro okupiĝas pri io alia: li riparas ion aŭ portas en la korton tapiŝojn kaj batpurigas ilin tie. Poste li legas fabelojn aŭ infanrakontojn al la filino.
Je la 2-a horo posttagmeze revenas el la lernejo lia filo Nikolao kaj ankoraŭ post unu horo lia edzino Vera. Ili tagmanĝas kune kaj komencas ordigi la loĝejon: la patrino lavas la plankon, la patro lavas la fenestrojn kaj la filo viŝas la polvon. Ankaŭ la malgranda filino helpas al sia frato.
Ilia laboro daŭras unu horon, iam iomete pli. Sed jen ĉio estas finita. Tiam Nikolao kaj lia fratino iras en la korton ludi kaj la gepatroj restas hejme por okupiĝi pri iuj aliaj aferoj, kiuj ĉiam abundas en la familio.
Vespere la tuta familio estas hejme. Ili priparolas, kion ili faros morgaŭ, kiel ili ripozos. Nikolao proponas iri kune en kinejon por spekti novan filmon. Lia fratino volas iri en la zoologian ĝardenon: ŝi volas rigardi sovaĝajn bestojn. Kaj fine estas decidite: matene ili iros en kinejon kaj spektos novan filmon kaj posttagmeze ili vizitos zoologia parkon.
Dimanĉe. Dimanĉe la familio Volski vekiĝas pli malfrue ol kutime. Ili levas sin je la 8-a horo matene. Je la 9-a horo ili matenmanĝas. Je la horo komenciĝas la unua filmoprezentado en la proksima kinejo. Nikolao foriras el la hejmo unu duonhoron pli frue por preni biletojn. Ĉiuj aliaj foriras el la hejmo je la 10-a kaj duono. Je la 15 minutoj antaŭ la 11-a ili estas jam antaŭ la kinejo. Nikolao jam aĉetis enirbiletojn kaj atendas ilin.
Ili eniras en la kinejon. Dum kelkaj minutoj ili povas ankoraŭ resti en la antaŭ spektejo. Tial ili direktas sin en la bufedejon. Viktoro aĉetas por la gefiloj kaj edzino glaciaĵojn.
Jen sonas la sonorilo, invitante la spektontojn en la spekto halon. Viktoro, lia edzino kaj iliaj gefiloj eniras en la spektejon, trovas iliajn sidlokojn kaj sidiĝas. Subite la lumo estingiĝas kaj la filmo komenciĝas.
Post la fino de la filmo la familio Volski eliras el la kinoteatro kaj revenas hejmen. Laŭvoje ili priparolas la filmon. Dum la disputo pri la filmo la plej babilema estas Nikolao. Oni vidas, ke li estas tre kontenta. Kaj pri ĉiu filmo li ĉiam havas sian propran opinion. Certe li ĉiam estas prava.
En zoologia parko. En Minsk forestas propra zoologia ĝardeno. Sed nun funkcias en la urbo ekspozicio el grodna zoologia parko. Hodiaŭ posttagmeze viziti ĝin intencas la familio Volski. Ĉar la ekspozicio troviĝas tre malproksime de la loĝejo de Volski-familio, ili veturas tien per aŭtobuso.
Kaj jen estas zoologia parko. La patro pagas la monon en la kason kaj ricevas enirbiletojn. La kontrolantino lasas ilin eniri kaj ili komencas fikse rigardadi la bestojn kaj birdojn, kiuj troviĝas en la kaĝoj. Ĉi tie estas diversaj sovaĝaj bestoj: lupoj, vulpoj, ursoj, tigroj, leporoj kaj aliaj bestoj. Nataŝa tre longe staris ĉe la kaĝoj, en kiuj troviĝis tre amuzaj simioj. Intereson de la infanoj elvokis ankaŭ papagoj kaj aliaj birdoj.
Ĉiuj restis tre kontentaj pri la vizito al la zoologia ĝardeno.
- Biografio
Viktoro Volski naskiĝis la 25-an de marto en urbo Minsk. Lia patro tiam laboris en unu el minskaj uzinoj kaj la patrino — en la fabriko. Kiam Viktoro havis kvin jarojn, lia patro ricevis novan loĝejon kun ĉiuj komfortaĵoj kaj la familio transloĝiĝis en la novan urboparton de Minsko.
Kiam Viktoro estis 7 jarojn aĝa, li komencis studi en lernejo, kiun li sukcese finis en la jaro 1968. En tiu ĉi lernejo li aniĝis unue en la pioniran organizaĵon kaj pli malfrue — en komsomolon (junkomunistan organizaĵon).
Post la fino de la mezlernejo Viktoro provis aniĝi en la minskan politeknikan instituton (superan lernejon), sed vane: li ne sukcesis superi multajn aliajn en la konkursaj enirekzamenoj. Tiam li eniris en la traktorfabrikan uzinon kiel lernanto ĉe simpla laboristo. Post kelkaj monatoj li akiris por si la profesion de seruristo. El la uzino oni lin rekrutigis en la armeon. Viktoro armeservis malproksime de Minsk, en Siberio.
Post la fino de armea servado Viktoro ne plu provis aniĝi al iu ajn instituto kaj revenis labori en la traktorfabrika uzino. Li denove komencis labori kiel metallaboristo. Samtempe li akiris la duan profesion, tiun de tornisto.
En la jaro 1973, kiam li estis 22-jara, Viktoro edziĝis al la bela junulino Vera. Nun Viktoro kaj Vera havas du infanojn. Antaŭnelonge ili ricevis novan triĉambran loĝejon.
En la pasinta jaro Viktoro komencis lerni Esperanton. Nun li jam sufiĉe bone parolas en Esperanto kaj sufiĉe facile legas la librojn en Esperanto. Li volonte kaj multe korespondas kun eksterlandaj geesperantistoj, kio permesas al li profundigi siajn konojn en la lingvo kaj perfektiĝi en la lingvouzo. Li ankaŭ abonas kelkajn gazetojn en Esperanto kaj legas ilin kun intereso.
- Amiko
Nikolao estas amiko de Viktoro malgraŭ li estas iom malpli aĝa ol Viktoro. Malgraŭ sia aĝo, Nikolao estas ankoraŭ fraŭlo, sed li volas baldaŭ edziĝi al sia amikino Lena.
Nikolao estas altstatura juna viro kun bela vizaĝo kaj kun la staturo de sportisto. Li havas brunajn okulojn. Lia nazo estas mezgranda, liaj lipoj estas ruĝaj kaj maldikaj, lia mentono estas malgranda. Mallarĝa strieto de liaj lipharoj tre konvenas al lia vizaĝo. La barbon tamen li ne havas. Lian kapon kovras iom krispaj haroj. Li estas kaŝtanharulo. (Li havas kaŝtankolorajn harojn). El-sub liaj longaj kapharoj apenaŭ videblas liaj oreloj. Lia kolo malgraŭ sportista staturo ne estas dika.
Se ni vidos lin sur la plaĝo, en naĝpantaloneto, ni povas admiri lian belan korpon: sunbruligitajn dorson, bruston kaj ventron, brakojn kun bone disvolvigitaj muskoloj kaj fortaj manoj, longajn sveltajn gambojn, kovritajn per nigraj haroj, krurojn kaj grandajn piedojn kun mallongaj fingroj.
Nenion oni povas diri kontraŭ, Nikolao estas svelta juna viro, ĝuste el tiuj, kiuj tre plaĉas al virinoj.
- Amikino
Lena estas amikino de Nikolao. Ŝi estas kvin jarojn pli juna ol li. Ŝi estas ĉiam gaja, bonhumora kaj eĉ iufoje ŝajnas esti iom facilmensa. Sed, se vi tion ekpensos pri ŝi, vi certe eraros: Lena bone studas en la instituto kaj estas ankaŭ tre aktiva en nia klubo esperantista. Malgraŭ ŝi komencis studi Esperanton antaŭnelonge, ŝi jam bone parolas Esperanton.
Lena estas mezstatura svelta junulino. Ŝi havas blondajn harojn (ŝi estas blondulino). Ŝiaj bluaj okuloj, kiam ŝi koleras aŭ malkontentas, ŝajnas eŝti grizaj.
Lena estas tre bela junulino: ŝia malgranda buŝeto, ŝia ronda mentono, rekta frunto kaj palrozaj vangoj kun ĉarmaj kavetoj atingas ĉiam la atenton de junuloj kaj aĝaj viroj. Sed Lena tre amas sian amikon Nikolao kaj kvazaŭ ne rimarkas tion ĉi. Ŝi ĉiam restas simpla kaj modesta.
- Nutraĵoj
Matenmanĝo. Hodiaŭ estas kutima labortago. Je la 7-a horo kaj duono Viktoro, Vera kaj iliaj infanoj Nikolao kaj Nataŝa estas en la kuirejo. La kuirejo servas al ili ankaŭ kiel manĝejo. Ĉiuj sidas ĉetable. La familio matenmanĝas ĉiam kvarope. Hodiaŭ ili manĝas ovaĵon.
— Mi pli volonte manĝus hodiaŭ molan ovon,— diras Nataŝa. — Kaj vi Nikolao?
— Kaj mi prefere manĝus malmolan omleton.
— Ĉesu babili! — malkontente diras la patrino. — Ni ne havas tempon por babilado.
Ĉiuj finmanĝas la ovaĵon kaj poste trinkas kafon kun buterpano. La buterpano konsistas el panpeco kun butero kaj kun peceto da fromaĝo.
Tagmanĝo. Dum la kutima labortago Viktoro tagmanĝas en la uzina kantino, lia edzino Vera kaj lia filo Nikolao tagmanĝas en la lerneja manĝejo, kaj lia filino Nataŝa tagmanĝas en sia infanĝardeno.
En la uzina kantino oni proponas al la laboristoj kompleksajn tagmanĝojn. Viktoro, kiel kutime, eniras en la kantinon kaj konatiĝas kun menuo (manĝokarto). Hodiaŭ oni proponas tri kompleksojn:
Komplekso 1
-
Malvarma almanĝo: haringo kun cepo.
-
Unua manĝaĵo: barĉo ukraina ruĝa.
-
Dua manĝaĵo: kotletoj laŭhejme.
-
Por deserto: kompoto.
Komplekso 2
-
Malvarma almanĝo: legomaĵo.
-
Unua manĝaĵo: piza supo kun viando.
-
Dua manĝaĵo: bifsteko kun terpoma kaĉo.
-
Por deserto: kiselo (frukta amelaĵo).
Komplekso 3
-
Malvarma almanĝo: salato el freŝa brasiko.
-
Unua manĝaĵo: riza laktosupo.
-
Dua manĝaĵo: kazea fritaĵo.
-
Por deserto: kakao kun biskvitoj.
Post ioma pripenso Viktoro decidas preni la unuan komplekson. Li iras en la kason kaj pagas la monon. Ricevinte ĉekon, li iras en la manĝohalon kaj prenas la pleton, metas sur ĝin kuleron, kulereton kaj forkon, en la disdonejo li ricevas necesajn manĝaĵojn, prenas kelkajn pecetojn da nigra pano kaj unu peceton da blanka pano, trovas liberan lokon, sidiĝas kaj trankvile, ne rapidante manĝas.
Aliel estas en la manĝejoj de la lernejoj, kie laboras Vera, edzino de Viktoro, aŭ kie lernas Nikolao, filo de Viktoro. Tie ne estas elekto. La lernantoj manĝas dum la inter lecionoj. Por la bezonata tempo la laborantinoj de la manĝejo metas la telerojn kun manĝaĵoj kaj la glasojn kun trinkaĵoj (teo, kiselo, aŭ kompoto) sur la tablojn kaj la gelernantoj, veninte en la manĝejon, okupas siajn lokojn kaj manĝas. Iliaj gepatroj estas jam antaŭpagintaj ilian nutradon por la tuta semajno aŭ eĉ por la tuta monato antaŭen.
La geinstruistoj manĝas laŭ sia bontrovo: unuj iras manĝi hejmen, se ili loĝas proksime de la lernejo, aliaj manĝas en la proksima al ilia lernejo kantino, triaj — en la lerneja kantino dum leciono, kiu ne estas por ili okupita.
Vespermanĝo. La familio de Viktoro vespermanĝas kune. Ĉiuj estas jam revenintaj hejmen. Sur la tablo estas 4 manĝilaroj: po 4 teleretoj, po 4 forkoj, po 4 tasoj kun subtasoj, meze de la tablo estas panujo kaj sukerujo. Ankaŭ negranda samovaro estas sur la tablo. Sur la samovaro estas negranda teujo por kuirado de teo.
En la kuirejo klopodas Vera. Ŝi prenas el la malvarmigejo kolbasetojn, metas ilin en la kaserolon, en kiu jam bolas la akvo. Post 5-minuta kuirado la kolbasetoj estas jam pretaj. Vera eligas ilin el la kaserolo kaj metas po unu kolbaseto en ĉiun telereton, al la kolbaseto ŝi aldonas ankoraŭ po iomete da kuirita nudelo. Poste ŝi vokas la tutan familion vespermanĝi.
- En nutraĵvendejo
Vera venis en nutraĵan vendejon. Ŝi volas fari kelkajn aĉetaĵojn.
La vendejo estas granda kaj konsistas el kelkaj sekcioj. En la pansekcio ŝi prenas unu brikon da nigra pano, unu blankan panbulon kaj kelkajn panringojn. En sukeraĵejo ŝi prenas 200 gramojn da bonbonoj por Nataŝa kaj unu kilogramon da sukero. En la lakta sekcio ŝi prenas du botelojn da lakto kaj unu pakon da kazeo, 200 gramojn da butero. En la vianda sekcio ŝi volas preni unu kilogramon da ŝafaĵo, sed hodiaŭ ĉi tie ŝafaĵo forestas, tial ŝi prenas unu kilogramon da bovaĵo kaj unu kilogramon da porkaĵo. En la kolbaskaj fiŝsekcioj ŝi prenas nenion. Ŝi prenas tamen ankoraŭ unu pakon da salo kaj unu pakon da makaronioj. Ŝi pagas la monon en la kason kaj foriras el la magazeno. Laŭvoje ŝi eniras en la legomsekcion, kiu havas apartan enirejon, kaj prenas tie du kilogramojn da pomoj. Bedaŭrinde nek pirojn, nek oranĝojn, nek citronoj ŝi povas aĉeti, ĉar ili simple forestas en la vendado.
- En universala magazeno
Homoj aĉetas ne nur nutraĵojn, sed ankaŭ diversajn industriajn varojn. Tial ili de tempo al tempo vizitas diversajn vendejojn. Ekzistas diversaj specoj da vendejoj. Ekzemple en meblo vendejo oni povas aĉeti ŝrankon aŭ ŝranketon, tablojn por diversaj bezonoj: manĝotablon, skribotablon, ĵurnaltablon ktp, liton aŭ kanapon, sofon aŭ divanon, libroŝrankon aŭ librobreton, vestoŝrankon aŭ vesto pendigilon, bufedon kaj grandan spegulon apud muran aŭ surmuran.
En la vendejo «infana mondo» oni povas aĉeti ĉion por infanoj. Ĉi tie oni povas trovi diversajn ludilojn: tintiletojn, kubetojn, pupojn, pilkojn ktp. Tie ĉi oni povas ankaŭ aĉeti diversajn vestaĵojn por geknaboj, ŝuojn kaj aliajn varojn por infanoj.
Sed la plej grandaj vendejoj estas certe universalaj magazenoj. Kune ni trakuru hodiaŭ tra unu el ili.
Jen ni eniras en la unuan etaĝon. La tuta maldekstra flanko estas okupita per la fako (sekcio) «Ĉio por hejmo». En ĉi tiu sekcio oni povas aĉeti varojn por la servicaranĝo de la tablo: telerojn kaj teleretojn, pladojn kaj pladetojn, tasojn kaj subtasetojn, glasojn kaj sub glasetojn, pokalojn kaj pokaletojn, kulerojn kaj kuleretojn, forkojn kaj tranĉilojn. Oni vendas ĉi tie ankaŭ supujojn, sukerujojn, buterujojn ktp.
En la dua sekcio oni vendas la varojn por kuirejo: kaldronojn, marmitojn, kaserolojn, patojn, pelvojn, miksilojn, kafujojn kaj kafmuelilojn, submetaĵojn kaj viandtabulojn, korbojn kaj kribrilojn, bretojn-sekigilojn kaj kradojn por vaporkuirado, raspilojn kaj pistilojn, potojn kaj kruĉojn.
En la tria sekcio oni vendas la varojn el kristalo kaj vitro: diversdimensiajn vazojn, glasojn, pladetojn, pokalojn pokaletojn.
Plue estas la sekcio, kie estas vendataj siteloj, korboj por balaaĵoj kaj korboj por tolaĵoj, kuvetoj kaj sapujoj, vestopendigiloj kaj kusenoj, brosoj kaj alkroĉigiloj, banbastoj kaj banstupoj.
Poste sekvas la sekcio de elektraj varoj: ĉi tie estas troveblaj lustroj kaj starlampoj, tablolampoj kaj murlampoj, diversformaj lumigiloj kaj ŝaltiloj (konektiloj), konektingoj kaj kondukŝnuretoj. Plue ni vidas pli grandajn varojn: malvarmigejojn, lavmaŝinojn, senpolvigilojn, elektrajn gladilojn ktp.
Elektrajn varojn sekvas lavrimedoj: sapo, lavpulvoro, lavpasto, pargetvakso, vakso por ŝuoj. Ankaŭ lavtabulojn, tabulojn por gladi, ŝovelilojn kaj balailojn oni povas aĉeti tie ĉi.
Plue sekvas la sekcio, kie oni povas aĉeti diversajn porhejmajn bagatelaĵojn: botelmalfermilojn, numeretojn ktp.
En la dekstra flanko de la unua etaĝo estas grandaj sekcioj de donacoj kaj radio-varoj. En la sekcio de donacoj oni povas aĉeti plej diversajn varojn: gravuraĵojn, pentraĵojn, etplastikaĵojn, dekoraciitajn skatoletojn kaj kestetojn, zonojn kaj monujojn, argilajn, lignajn kaj pajlajn figuretojn, metalaĵojn kaj ledaĵojn, teksaĵojn kaj ceremikaĵojn, bele dekoritajn tasojn kaj subtasojn el ceramiko, bele ornamitajn lignajn kulerojn kaj mantukojn teksitajn de popolaj lertulinoj.
En la sekcio de radio-varoj estas vendataj radioriceviloj, transistoroj, gramofonoj, magnetofonoj, magnetofonaj bendoj, koloraj kaj nigra-blankaj televidiloj.
Per eskalatoro (ruliĝanta ŝtuparo) ni veturas al la dua etaĝo. Jen estas la sekcio de gramofondiskoj. Ĉi tie ni havas grandan elekton de diskoj laŭbezone. Vi povas aĉeti diskojn de simfonia, ĉambra, orgena, ĵaza, leĝera, estrada kaj dancmuziko. Ne mankas ĉi tie ankaŭ diskoj de popolaj kantoj kaj dancoj, diskoj kun sonregistroj de pianaj kaj violonaj koncertoj, kun arioj el operoj kaj operetoj, diskoj kun koncertoj de konataj kantistoj kaj kantistinoj, de diversaj estradaj grupoj. Apude estas la sekcio de muzikaj instrumentoj, kie vi povas aĉeti harmonikon aŭ akordionon, bajanon aŭ balalajkon, trombonon aŭ tamburon, violonĉelon aŭ gitaron, fluton aŭ klarneton, pianon aŭ ksilofonon, violonon aŭ mandolinon, cimbalon aŭ timpanon, trumpeton aŭ saksofonon, hobojon aŭ simple blovtubon.
La sekva sekcio estas «Kancelariaj varoj». Ĉi tie estas vendataj tornistroj, ledaj kaj kartonaj tekoj, lernejaj paperujoj, albumoj, kajeroj, krajonoj, inko, tuĉo, guaŝo, farboj, gluo, plastilino, frotgumoj, plumoj, plumingoj, plumujoj, fontoplumoj, globkrajonoj, liniiloj, cirkeloj, skribpapero, desegnopapero, papero por tajpiloj, kovertoj ktp.
La resto de la etaĝo estas disponigita por la sekcioj kun varoj por viroj. Ili povas aĉeti ĉi tie por si mantelon, palton, pluvmantelon, kostumon, ĉemizon aŭ pantalonon laŭ sia grando. Oni povas ĉi tie aĉeti jakon aŭ ĵaketon, ĉapelon aŭ ĉapon, kasketon, kepon aŭ bireton. Jen estas la sekcio de kravatoj, kiun sekvas la sekcio de subvestoj, kie oni povas aĉeti subĉemizon kaj sportĉemizon, pantaloneton, kalsonon aŭ bankalsonon.
Estas apartaj sekcioj por ledaj varoj (valizoj, tekoj, tornistroj, zonoj), por duonŝtrumpoj, por ŝuoj.
En la tria etaĝo estas vendataj varoj por virinoj: diversaj ŝtofoj (tolo, katuno, drapo, krimpleno, veluro), roboj, jupoj, sarafanoj, jakoj, pluvmanteloj, ombreloj, botoj, ŝuoj, pantofloj, ŝtrumpoj, ŝtrumpetoj kaj diversaj galanteriaj varoj.
En la kvara etaĝo oni vendas varojn por sporto kaj turismo kaj varojn por manlaboro — fadenojn, kudrilojn, butonojn ktp.
Por simple trakuri la universalan magazenon necesas sufiĉe multe da tempo. Kaj se vi volas ion elekti, ion almezuri (surprovi)… Ho Dio! Kiom da tempo vi tiam bezonas!